Hexe Lilli – Der Drache und das magische Buch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
sorĉistino Lili -
la drako kaj la magia libro
filma afiŝo
filma afiŝo
filmo
Originala titolo Hexe Lilli - der Drache und das magische Buch
Produktadlando  Germanio
 Aŭstrio
 Hispanio
 Italio
Originala lingvo germana
Kina aperdato 19-a de februaro 2009
Daŭro 89 minutoj
Ĝenro infanaj filmoj
Kameraado Peter von Haller
Reĝisoro(j) Stefan Ruzowitzky
Produktisto(j) Wolfgang Braun • Christoph Fisser
Scenaro Stefan Ruzowitzky, Armin Toerkell, Ralph Martin
Laŭ la verko de Knister
Filmita en  Germanio
Muziko de Ian Honeyman
Ĉefrolantoj
Distribuo Walt Disney Studioj, Germanio
IMDb
vdr

Hexe Lilli – Der Drache und das magische Buch (germane, en traduko "sorĉistino Lili - la drako kaj la magia libro") estas germana kineja filmo, kunproduktita kun firmaoj aŭstra, hispana kaj itala, de la reĝisoro Stefan Ruzowitzky. La produktaĵo filmiĝis de junio ĝis aŭgusto 2007, kaj publike kineje ekmontriĝis la 19-an de februaro 2009.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Lilli estas knabino de proksimume 9 aŭ 10 jaroj, principe tute normala germana lernejanino. Almenaŭ ŝi kredas esti tute normala, ĝis ŝi trovas magian libron en sia ĉambro. La libro, kiel ŝi ekscias, venis ĉar ŝi estas elektata iĝi sorĉistino. Ŝi ekkonas la malgrandan drakon Hektor, manĝema kaj mallerta, sed tre bonkora, amikiĝas kun li, kaj akceptas la defion iĝi sorĉistino.

La drako Hektor apenaŭ sukcesis savi la libron de la "malbonkora sorĉisto" Hieronymus, kiu volis ŝteli ĝin de la "bonkora maljuna sorĉistino" Surulunda. Surulunda urĝe serĉas pli junan bonkoran sorĉistinon, kiu povus gardi la libron, kaj la libro mem elektis la knabinon: Lili do post akcepto de la defio ene de 99 horoj devas pruvi al al drako ke ŝi meritas la "sorĉistinegan" honoron gardi la gravan libron. Pruvo estus venki la malbonkoran Hieronymus. Li tamen intertempe sukcesis ŝteli la libron, transformas la mondon iom post iom al senkora griza koŝmaro, kaj progresas en la klopodoj konstrui fikcian "mondregan maŝinon".

Surulunda venas al Lili kaj malkaŝas ke ŝi bezonas amikan teamon por venki la malbonulin. Interalie, diras aŭguro, partoprenu Leon, la pli juna frato de Lili, proksimume 6-jara, kiu ofte nerve ĝenas kaj ŝi ĝis tiu momento ne vere ŝatas lin. Plie aliĝu tri samklasanoj, fiera knabino, kiun Lili ĝis tiu momento ĵaluze malŝatas, saĝa nebelulo, kiun ŝi ne vere konas, kaj bela knabo, je kiu ŝi kaŝe enamiĝis kaj kiun alparoli ŝi tial komence ne kuraĝas. Tamen post kuraĝigo de la draketo ne perdi plian tempon, kaj post konstato de la aliaj infanoj ke la mondo minace transformiĝas, la teamo kreiĝas, la kvin infanoj vere sukcesas venki la malbonan sorĉiston kaj regajnas la libron.

Produkto[redakti | redakti fonton]

La filmo produktiĝis en la filmstudioj Babelsberg en la urbo Potsdamo lime al Berlino, en kiuj jam en la demokratia germana Vajmara Respubliko de 1919 ĝis 1933, en Nazia Germanio de 1933 kaj 1945 kaj en postmilitaj sovetunia okupa zono de Germanio kaj poste en GDR produktiĝis multaj kinejaj filmoj, nepolitikaj kaj ideologiaj. Subĉielaj scenoj produktiĝis proksime de Berlino, en Vieno kaj en Malsupra Aŭstrio. Kunlaboris produktaj firmaoj el Germanio (Blue eyes, Trixter kaj la germania branĉo de la Walt-Disney-kompanio, Buena Vista internacia), Aŭstrio (Dor Film), Hispanio (Steinweg Emotion) kaj Italio (Classic). La longan intervalon inter filmiĝo kaj publika ekprezento kaŭzis detalema kaj laborintensa animaciigo de la mieno- kaj gestoriĉe aktoranta draketo Hektor.

Premioj[redakti | redakti fonton]

En 2009 la filmo kandidatiĝis por la Germana Filmpremio en la kategorio de plej bona infana kaj adoleskula filmo. En la Germana Infana Amaskomunikila Festivalo Goldener Spatz 2009 ("Ora pasero 2009") la reĝisoro Stefan Ruzowitzky ricevis specialan ministerian premion, la ĉefaktorino Alina Freund ricevis la premion "ora pasero" en la kategorio de plej bona aktorino, kaj apartan infanan amaskomunikilan premion "blanka elefanto" en la kategorio de plej bona nova aktoro.

Daŭrigo[redakti | redakti fonton]

Pro la sukceso de la filmo produktiĝis dua, daŭriga kineja filmo de la nomo Hexe Lilli - Die Reise nach Mandolan, kiu publike prezentiĝis preskaŭ ekzakte du jarojn post la unua.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]