Ingo Naujoks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ingo Naujoks
Ingo Naujoks dum la produktado de la filmo "Lauf um Dein Leben – Vom Junkie zum Ironman"
Ingo Naujoks dum la produktado de la filmo
"Lauf um Dein Leben – Vom Junkie zum Ironman"
Persona informo
Ingo Naujoks
Naskiĝo la  1-an de marto 1962(nun 1962-03-01), do nun 62-jara
en en Bochum
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • televida aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ingo Naujoks (naskiĝis la  1-an de marto 1962(nun 1962-03-01) en Bochum, do nun 62-jara) estas germana aktoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ingo Naujoks kreskis en la industria Ruhr-Regiono de okcidenta Germanio. Post civila servo ĉe la Germana Ruĝa Kruco li kandidatiĝis en la Aktora Lernejo Bochum, sed ne sukcesis en la kandidatiga ekzameno. Sekve li eklaboris kiel aktoro de la libera teatra grupo Theater Kohlenpott, kaj post iom da tempo fondis sian propran teatran projekton Theatersyndikat Pavians Paten. En 1989 li ricevis sian unuan formalan aktoran laborkontrakton en la Kastela Teatro de Moers.

Unuan aktoran rolon en televida filmo li havis en la produktaĵo "Karniggels" de 1991, en kiu li rolis aŭtoŝteliston. Sekvis multaj roloj en televidaj kaj iom post iom ankaŭ kinejaj filmoj, interalie de 1995 kaj 2000 la rolo de krimpolica komisaro en la krimfilma televida serio Die Straßen de Berlin ("la stratoj de Berlino") de la kanalo ProSieben. Germanlingva infanoj rimarkis lin interalie en la rolo de malica sorĉisto en la kineja filmo Hexe Lilli – Der Drache und das magische Buch de 2009.

Li estas patro de filino kaj de pli juna filo.

Listo de filmoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1991: Karniggels
  • 1993: Wir können auch anders…
  • 1994: Keiner liebt mich
  • 1995: Schlafes Bruder
  • 1995: Der Sturzflieger
  • 1996: Nur aus Liebe
  • 1996: Weibsbilder
  • 1997: Still Movin'
  • 1997: Harald – Der Chaot aus dem Weltall
  • 1998: Der Laden
  • 1998: Frauen lügen nicht
  • 1998–2000: krimfilma serio Die Straßen de Berlin
  • 2000: Der tote Taucher im Wald
  • 2000: Kalt ist der Abendhauch
  • 2001: Der Mistkerl
  • 2002: Tattoo
  • 2002: Kein Alkohol (ist auch keine Lösung)!
  • 2002: DieZwillinge
  • 2005: Unter weißen Segeln – epizodo Abschiedsvorstellung
  • 2005: Tsunami
  • 2007: Ein Teufel für Familie Engel
  • 2007: Krauses Fest
  • 2007: Hände weg de Mississippi
  • 2007: Lauf um Dein Leben – Vom Junkie zum Ironman
  • 2008: Underdogs
  • 2008: Tischlein deck dich
  • 2009: Hexe Lilli – Der Drache und das magische Buch
  • 2009: Schade um das schöne Geld
  • 2010: Zimmer mit Tante

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]