Saltu al enhavo

Higinio García

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Higinio García
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1938 (1938-11-30)
Morto 8-an de aprilo 2010 (2010-04-08) (71-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Higinio GARCÍA GÓMEZ-QUINTERO (naskiĝis en 1939 en Antequera, Málaga, mortis la 8-an de aprilo 2010 en Alma, Kebekio, Kanado) estis hispandevena esperanta verkisto, vivinta en Kanado de 1963. Li studis filozofion, teologion kaj sciencojn. Li instruis filozofion kaj teologion, kaj, antaŭ 1968, la latinan kaj la grekan. Li lernis Esperanton 16-jara.

Li kontribuis al la revuoj Esperanto kaj Monato. De 1999 li redaktis franclingvan bultenon de la Kanada Esperanto-Asocio, Aujourd'hui l'espéranto.

Li kontribuis al Tempo fuĝas (1995) kaj al Mondoj (2001). En itala traduko aperis la novelo en La lingua fantastica (Keltia Editrice, Aosta 1994).

Omaĝo al esperantisto Higinio García Gómez-Quintero en la Klostro de Sankta Zoilo de Antekero dum la Andaluzia Kongreso de Esperanto 2016 la 29an de Oktobro.