Hilde Frateur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hilde Frateur
Persona informo
Naskiĝo 19-an de majo 1960 (1960-05-19) (63-jaraĝa)
en Reet
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Hilde FRATEUR, foje sub la artista nomo Fleur Hardi (naskiĝis la 19-an de majo 1960 en Reet) estas flandra kantistino, kantaŭtorino, artistino kaj ĉiĉeronas en la naturo. Ŝi kantas ĉefe en la nederlanda, sed ankaŭ en multaj aliaj lingvoj pri amo, adiaŭo, akvo, klimato, homaj rajtoj ludante la diatonan akordionon kaj ukelelon[1].

Krom muzikistino, ŝi ankaŭ estas artistino de vida arto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Hilde Frateur studis arthistorion ĉe la Arthistoria Instituto en Antverpeno kaj studis kroman jaron ĉe la Academmia per Arte e Ristauro en Romo. Tie ŝi faris fosaĵojn kaj restaŭrojn por la Museo di Albano. Ŝi venas de muzika familio kaj ricevis kantlecionojn de sia onklino Lucie Frateur, voĉpedagogo.

Kiam ŝi restadis en Romo, ŝi ofte kantis italajn partizanajn kantojn kun italaj virinoj dum la plukado de vinberoj. Ŝia muzika kariero komenciĝis post kiam ŝi kantis tiujn kantojn jarojn poste dum kantsemajnfino en Nijlen kun Wannes Van de Velde. Poste ŝi ankaŭ organizis kantstaĝojn, atelierojn, en lernejoj, dum konferencoj en diversaj landoj. Ĉe ĉiu internacia prezento aldoniĝas alia lingvo al ŝia repertuaro, ĉar ŝi ŝatas aliajn kulturojn.

Ŝi pensas en bildoj kaj ricevas sian inspiron de la naturo. Ŝi verkas siajn proprajn kantojn kaj registris 4 kompaktdiskojn. Hilde Frateur ankaŭ estas virinrajta aktivulino kaj implikita en naturprotekto, kiu povas esti aŭdata en ŝiaj kantoj, de kiuj la tria KD "Heet op de Planeet" (Varmege sur la Planedo) estas kolekto de ŝia laboro pri homoj kaj la medio. Ŝi eĉ kantis sian kantorepertuaron ĉirkaŭ la Celoj por Daŭripova Evoluigo antaŭ ol la Unuĝintaj Nacioj proklamis tiujn.

Kantstaĝoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 1998 ŝi organizas kantstaĝojn "Zingen over de grenzen heen" (Kanti trans la limoj) por ĉiuj aĝoj kaj publikoj por malkovrigi al homoj la ĝojon de kantado ekzemple en lernejoj aŭ dum konferencoj aŭ por korusoj dum kiuj ŝi kantigis ŝiajn kantojn pri la klimato kaj la akvo.

Internaciaj festivaloj[redakti | redakti fonton]

Ŝi partoprenis en multaj festivaloj interalie ĉe la pacofestivaloj "Festival della Pace Pisa" (2005) kaj Ten Vrede, Belgio (2006). Hilde Frateur verkis la pacan kanton "Vredeslied" en 2002 kaj jam kantis ĝin en ĉiuj anguloj de la mondo[1] kune kun la loka loĝantaro, aldonante novajn strofojn al ĝi en 16 lingvoj.

Ŝia ankaŭ kantis ĉe la festivalo Ezperando (2015-2019) kaj samjare (2015) ĉe la uzbeka festivalo Ŝark Taronalari (Melodioj de la Oriento)

Festivalo Sharq Taronalari[redakti | redakti fonton]

Ĉe la 10° Internacia Muzika Festivalo Sharq Taronalari (Melodioj de la Oriento), sub la aŭspicio de Unesko, en la uzbeka Samarkand, ŝi reprezentis (kune kun Trio HoP) Belgion inter 58 aliaj landoj el la tuta mondo. Dum tiu festivalo ŝi kantis interalie "Den Belgica"[2], "Stad"[3], "Schoon lief"[4] kaj trilingve la kanton "La Mer, l’amour, le vent et une fleur"[5][6].

Hilde ĉefe ludas sole sed ankaŭ ludas kun aliaj artistoj kiel Hans Mortelmans, Bert Van Laethem, Bart Braeken (Trio Hot on the Planet, mallonge HoP) Roberto kaj Alessandro Tombesi (Italio), Peter Van Eyck, Chris Joris, Andries Boone, John Joris kaj aliaj. Tiel ŝia kantaro restis fascina kaj nova!

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 2005: De kleine boot (La malgranda boato)
  • 2005: Stad (Urbo)
  • 2007: Heet op de Planeet (Varmega sur la planedo)
  • 2015: Water uit de hemel (Akvo el Ĉielo)
  • 2020: De lege plek, 4 kantoj kiujn pri adiaŭo interalie "Er komen andere tijden"[7][8] (Aliaj tempoj venos), kiujn ŝi kantis dum vivaj prezentoj dum la kronvirusa pandemio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Multlingveco en muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]