Surinamhindoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hindustanoj)
Portreto de hindostanana viro

Surinamhindoj, oficiale hindostananoj[1] (nederlande: Hindostanen), estas la loĝantoj de hinda deveno en Surinamo kaj Nederlando.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la abolo de sklaveco en Surinamo en 1863 estiĝis granda bezono je laborfortoj, do en 1873–1916 pli ol 35 000 surinamhindoj veturis de Brita Hindio al Surinamo por iĝi kontraktaj laboristoj en la plantejoj. Plejparte ili venis de Utar-Pradeŝo kaj Biharo, sed foje ankaŭ de Harjano, Panĝabo kaj Tamilnado, iuj eĉ el Afganio kaj Nepalo. Ili estis venantaj surbaze de kvinjaraj laborkontrakto kaj laboris po ses tagoj semajne. Post tiu ĉi periodo ili rajtis senpage reveni al Brita Hindio. La unua ŝipo alportinta surinamhindojn nomiĝis Lalla Rookh[1].

Aldone al kristanaj kaj nederlandaj naciaj festoj, hindoj ricevis 32 ripoztagojn jare kaj islamanoj 16 ripoztagojn, konforme al siaj religiaj tradicioj. Diversaj konfesioj kunvivis pace en Surinamo. Ili estis ŝparemaj, do fine de siaj kontraktoj ofte akumulis monon sufiĉan por lanĉi etan entreprenon[1].

En 1975 Surinamo akiris sendependecon, do leviĝis ondo de naciismo kaj komenciĝis amasa elmigrado de surinamhindoj al Nederlando. Tie jam ekzistis surinamhinda komunumo, grandparte formita de studentoj venintaj en la 1960-aj jaroj kaj restintaj post la fino de siaj studoj. De 1979 ĝis 1992 okazis la dua ondo de migrado al Nederlando. Pro tio en 2023 proksimume 1,5% de la nederlanda loĝantaro havas hindostanajn radikojn. En Hago loĝas proksimume 50 000 surinamhindojn, kio estas ĉirkaŭ 10% de la urbanoj[1].

Ekde 1947 ili estas oficiale nomataj hindostananoj (nederlande Hindostanen) por referenci al ĉiuj hindaj karibianoj, sendepende de ilia etna aŭ religia aparteno. La 5-a de junio en Nederlando estas konata kiel Prawas Din aŭ Enmigrada Tago[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksyeraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Fausia S. Abdul (2023-06-11) Vojaĝo tra tri kontinentoj: 150 jaroj da migrado de hindaj karibianoj al Nederlando (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2023-06-28. Alirita 2023-10-28.