Hiphopo
La vorto hiphopo (angle hip hop) signifas kaj la hiphopan subkulturon kaj la hiphopan muzikon, kiu estas la muziko de tiu subkulturo. Hiphopo naskiĝis en Usono je la fino de la jaro 1978. Tiel ĝi reprezentas stratan kulturon el nigrulaj kvartaloj de Novjorko.
La hiphopa kulturo celis kunigi la kvin stratajn artojn de tiu epoko: diskĵokeadon, rompdancon, mur-pentraĵon (grafition), buŝ-ritmo kaj repon.
La Zulu nation de Afrika Bambaata (1980), celis transformi "malbonan ondon" de la strato per "bona ondo" de hiphopa arto.
Hiphopo aŭ repo?
La vorto repo (angle 'rap') celas al la tipo de ritma parolkantado de hiphopa muziko aŭ, sinonime kun hiphopo, al la speco de muziko mem.
Tipoj de hiphopo
Favela funko (en Brazilo meme plejofte nur simple funk aŭ funk carioca) nomiĝas formo de hiphopo el Brazilo treege populariĝinta en la 1990-aj jaroj.
Esperanta hiphopkompilo
La esperanta diskeldonejo Vinilkosmo produktis du kompildiskojn pri esperanta hiphopo. La kompaktdiskoj inkluzivas kaj konatajn kaj novajn esperantoartistojn. Eblas inter alie senkoste aŭskulti la pecon 3tagafeR, kontribuon de Dolchamar en MySpace.
Hiphopa muziko
Hiphopa muziko konsistas el diskĵokeado, repado, voĉ-tamburado, kaj elĉerpado.
Konataj kantistoj aŭ grupoj
Esperantaj:
- Pafklik - Eterne Rima - Dolchamar - Jan Schröder - DĴ Kunar- Argenta Nubo - Tone - Bugge Bang
Usonaj:
- Afrika Bamabata - Public Enemy - NWA - KRS-One - Rakim - EPMD - Mos Def - 50 Cent - Dr. Dre - Eminem - Ice Cube - LL Cool J - Nas - Outkast - Puff Daddy - Snoop Doggy Dog - Tupac Shakur - Black Eyed Peas - ONYX - Flavor Flav
Hispanaj:
- Nach - Doble V - Falsalarma - El Chojin - SFDK - Arma Blanca
Germanaj:
- Die Fantatischen Vier - Fettes Brot - Freundeskreis - Dendemann - Ferris MC - Advanced Chemistry - Azad - Kool Savas - Bushido - NaNa - Curse - Sido
Norvegaj:
Diverslandaj:
- Sab Sista - MBS repgrupo - Osdorp Posse - G&G Sindikatas - Kaunas United Rap Various Artists - Looptroop
Francaj:
- Suprême NTM - IAM - Ministère A.M.E.R. - MC Solaar - Keny Arkana - Manaŭ - Kool Shen - Akhenaton - Sefyu
Belgaj:
- Benny B - Daddy K - Sens Unik - James Deano
Brazilaj:
Pollandaj:
- WWO repgrupo - Grammatik - Tede - OSTR - Warszafski Deszcz - HempGru
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube
- http://www.rap.about.com
- http://www.daveyd.com
- http://www.hip-hop.lt
- http://www.hh-nation.net
- http://www.hip-hop.pl
- Jen troveblas folioj por trejnado pri tujrimado de Hiphopo. Eku per klavo "F 5". Por komprenado vidu filmeton de rapscript.de