Hispanaj Virgulininsuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hispanaj Virgulininsuloj
grupo de insuloj [+]

Supermara alteco300 m [+]
Koordinatoj18° 13′ 36″ N, 65° 20′ 18″ U (mapo)18.22674167-65.33843889Koordinatoj: 18° 13′ 36″ N, 65° 20′ 18″ U (mapo)
Areo378,2 km² (37 820 ha) [+]

Hispanaj Virgulininsuloj (Porto-Riko)
Hispanaj Virgulininsuloj (Porto-Riko)
DEC
Hispanaj Virgulininsuloj
Hispanaj Virgulininsuloj
Map
Hispanaj Virgulininsuloj
Vikimedia Komunejo:  Spanish Virgin Islands [+]
vdr

La Hispanaj Virgulininsuloj (hispane Islas Vírgenes Españolas, antaŭe nomitaj la Trairejaj Insuloj (hispane Islas del Pasaje) kaj ankaŭ la Portorikaj Virgulininsuloj (hispane Islas Vírgenes Puertorriqueñas), Okcidentaj Virgulininsuloj (hispane Islas Vírgenes OkcidentaIslas Vírgenes Occidentales) [1][2], konsistas ĉefe el la insuloj Culebra kaj Vieques. Ili estas parto de Porto-Riko, nekorpigita teritorio apartenanta al Usono. La insuloj situas oriente de la ĉefa insulo Porto-Riko kaj okcidente de la Usonaj Virgulininsuloj [3].

La insuloj havas areon de 165.1 km² kaj la loĝantaro estas 11 119. La plej granda urbo estas Isabel Segunda kun loĝantaro de 1 459. La Usona Mararmeo antaŭe havis militbazon ĉe Vieques.

Puertorika turisma literaturo uzas la nomon Hispanaj Virgulininsuloj, sed la plej multaj mapoj kaj atlasoj ne priskribas tiujn insulojn kiel parton de la Virgulininsuloj. Kiel parto de Porto-Riko, la insuloj estas usona teritorio. Ili apartenis al Hispanio antaŭ la hispan-usona milito de 1898. La hispana daŭre estas la domina lingvo kvankam la angla ankaŭ estas ofta. Male al la Usonaj kaj Britaj Virgulininsuloj, kies trafikflanko estas maldekstra, ĉe la Hispanaj Virgulininsuloj la trafikflanko estas dekstra.

La plej multaj el la insuloj situas en la protektitaj areoj de Vieques ( Vieques National Wildlife Refuge ) kaj Culebra ( Culebra National Wildlife Refuge ), kie aliro al turistoj estas limigita [4][5].

Suda plaĝo de Insulo Pineiro
La Hispanaj Virgulininsuloj (flava) inter Porto-Riko (maldekstre) kaj Sankta Tomaso en la Usonaj Virgulininsuloj

La ĉefinsuloj en la insularo estas Culebra kaj Vieques kaj ekzistas ankaŭ granda nombro da pli malgrandaj insuloj kaj rifoj. Aliaj insuloj proksime de la marbordoj de Porto-Riko estas Icacos, Cayo Lobo, Dayo Diablo, Palomino, Palominito, Ramos, Pinerio kaj Cayo Lobo. Proksime de Culebra estas Cayo de Luis Pena.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2000) Noticias aliadas (hispane). Noticias Aliadas.
  2. (2001) Américas (hispane). Organization of American States, General Secretariat.
  3. Howorth, Michael (January 1999). "For the Beauty of It". Yachting. p. 44. Retrieved 2 May 2020.
  4. U.S. Fish & Wildlife Service Culebra National Wildlife Refuge. Arkivita el la originalo je October 14, 2006. Alirita March 7, 2007.
  5. U.S. Fish & Wildlife Service Vieques National Wildlife Refuge. Arkivita el la originalo je October 4, 2006. Alirita March 7, 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]