Hoan Tran

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
TRẦN Thị Hoan
Iama prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
Iama prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1993 (1993-11-18) (30-jaraĝa)
en Phát Diệm, Ninh Bình,  Vjetnamio
Lingvoj vjetnamaEsperanto
Ŝtataneco Vjetnamio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

TRẦN Thị Hoan (kromnomata Ĝojo, naskiĝis la 18-an de novembro 1993 en Phát Diệm) estis prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo de 2017 ĝis 2019. Ŝi ekhavis tiun postenon pro la demisio de Enric Baltasar kaj voĉdono de la komitato pri transpreno de oficoj.[1] Antaŭe ŝi estis Ĝenerala Sekretario (de julio 2017) kaj Komitatano A por Vjetnamio (ĝis ŝia elekto kiel Ĝenerala Sekretario).[2] Ŝi ankaŭ volontulis en la Centra-Oficejo de UEA por 3 monatoj je la fino de 2017, kie ŝi laboris ĉefe pri varbiloj.[3]

Notindas ke ŝi estis la unua virino el Azio en la posteno de prezidanto de TEJO.

Referencoj[redakti | redakti fonton]