Hodoš
Hodoš, hungare Őrihodos, germane Hodosch estas vilaĝo kaj samtempe municipo en Slovenio. En la vilaĝo ankaŭ la hungara lingvo estas oficiala. Administre apartenas al Hodoš vilaĝeto Krplivnik.
Bazaj informoj
- Areo: 13 km²
- Alto super marnivelo: 258 m
- Loĝantaro: vilaĝo 250, municipo 350
- Poŝtkodo: 9205
- Aŭtokodo: MS
- Telefonprefikso:
Situo
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ la hungara landolimo, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Lendava-Hungario, laŭ unusola fervojo inter Slovenio kaj Hungario. Murska Sobota troviĝas 30 km-ojn for. En la hungara flanko troviĝas Bajánsenye.
Historio
En 1910 loĝis tie 496 da homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1920 la vilaĝo apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste iĝis limotrapasejo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Depost 2007 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas senĝene trapasebla, la limotrapasejo ĉesis.
Vilaĝservoj estas biblioteko, infanĝardeno.
Vidindaĵo
Ĝemelkomunumoj
Komunumoj pri hód (=kastoro) en Hungara reĝlando
Csékehódos | Hegyháthodász | Hodász | Hódegyháza | Hódmezővásárhely | Jákóhodos |
Káptalanhodos | Kishódos | Krassóhódos | Nagyhódos | Nemeshodos | Óhodász |
Örihodos | Temeshódos | Városhodász | Zarándhódos |