Holderbank SO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo SO en Holderbank SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Holderbank..

Holderbank
Blazono de Holderbank
Blazono de Holderbank
Blazono de Holderbank
Preĝejo de Holderbank
Preĝejo de Holderbank
Preĝejo de Holderbank
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Thal
Geografia situo CH1903: 623850 / 242545 (mapo)47.3333333333337.7541666666667Koordinatoj: 47° 20′ N, 7° 45′ O; CH1903: 623850 / 242545 (mapo)
Nombro de loĝantoj 634
Areo 7,9 km²
Alteco 465 m super marnivelo
Poŝtkodo 4718
Komunumkodo 2425
Mapo de Holderbank
Mapo de Holderbank
Mapo de Holderbank
vdr

Holderbank estas komunumo en la distrikto Thal en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 634 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Holderbank situas en valkaldrono de la rivereto Augstbach, alfluanto de la rivereto Dünnern inter du montoĉenoj de la Soloturna Ĵuraso, sudoriente de la ĵurasa montpasejo Supra Hauenstein. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 1104 m s.m. sur la monto Beretenkopf. Al la komunumo apartenas krom la kernvilaĝo la setlejoj Ober Wis kaj Rüteli kaj diversaj izolitaj bienoj. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,9 km², de kiuj laŭ statistiko de 1997 48% estas kovritaj de arbaro, 46% servas por agrikulturo kaj 5% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Holderbank limas en nordoriento al Langenbruck (BL), en sudoriento al Egerkingen, en sudo al Oberbuchsiten, en okcidento al Balsthal, kaj en nordokcidento al Mümliswil-Ramiswil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Holderbank pasas la kantona ĉefvojo de Liestal al Balsthal, kiu pasas tra la pasejo Supra Hauenstein. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinio de Waldenburg al la stacidomo de Balsthal. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 6 kilometrojn sudokcidente en Oensingen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Holderbank datiĝas el la jaro 1226 kiel in villa Halderwane. En Wässermatten estis trovita restaĵo de romia vilaĝo. La historio de Holderbank estas ligita kun la historio de la Burgo Alt-Bechburg. En la jaro 1386 Henriko de Ifenthal akiris la vilaĝon Holderbank. En la jaro 1416 la rajtoj pri la loko transiris al Soloturno. Ĝis 1798 la komunumo apartenis al la voktejo Falkenstein. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 ĝi fariĝis komunumo de la distrikto Balsthal. [2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]