Spiez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hondrich)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Spiez (stacidomo).
Spiez
Blazono de Spiez
Spiez kun Lago de Thun
urbo en Svislando • komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Suba Simme-Valo
Koordinatoj  46° 41′ 0″ N 7° 40′ 0″ O / 46.68333 °N, 7.66667 °O / 46.68333; 7.66667 (mapo)Koordinatoj: 46° 41′ 0″ N 7° 40′ 0″ O / 46.68333 °N, 7.66667 °O / 46.68333; 7.66667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 12417
Areo 16.78 km²
Alteco 607 m super marnivelo
Poŝtkodo 3700
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Spiez
vdr

Spiez (prononcu Spic) estas urbo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la malnova distrikto Suba Simme-Valo, kaj ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nova administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo. Ĝi havis 12417 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Spiez situas en Berna Oberlando ĉe la suda bordo de la Lago de Thun. Historie Spiez estas divitita en la kvin Bäuerten (kamparmunicipoj) Spiez, Faulensee, Hondrich, Spiezwiler (historie Wyler) kaj und Einigen.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La urbeto limas en nordo al Thun, Hilterfingen kaj Oberhofen ĉe la Lago de Thun, en oriento al Sigriswil, en sudo al Krattigen kaj Aeschi ĉe Spiez, kaj en okcidento al Wimmis, Reutigen kaj Zwieselberg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Spiez situas norde de la Baza tunelo de Lötschberg kaj estas haltejo de rapidtrajno kaj nodo de la trajnlinioj de Berno al Interlaken kaj de Berno tra Brigo al Domodossola en Italio. Krome ekzistas ankaŭ la mallarĝŝpura fervojo al Simme-Valo, kun konekto al Montreux kaj al Brünig-Pasejo.

Apud la urbo pasas ankaŭ la nacia aŭtoŝoseo A8 al Lucerno.

Sciindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Hotelo Belvedere en Spiez estis la ĉefa kvartalo de la germana nacia teamo de futbalo dum la Monda Ĉampionado de Futbalo 1954. Laŭ la eldiro de la ludistoj de la teamo, la spirito de Spiez forte kontribuis al la tiama triumfo de la germanaj futbalistoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Spiez datiĝas el la jaro 762 kielSpiets. La historio de Spiez estas forte ligita kun la historio de la Kastelo Spiez, kiu estis konstruita en la 10-a kaj 11-a jarcento. Ĝi estis la centro de gravaj nobelaj familioj kiel la familio von Strättligen, von Bubenberg kaj von Erlach. La urbeto ĉe la piedo de la kastelo dum longa tempo restis modesta kaj malgranda.

Per la enkonduko de la vaporŝipveturado sur la Lago de Thun kaj la konstruo de la fervojo en la 19-a jarcento, la urbeto subite fariĝis signifa turisma loko, kiu allogis gastojn el la tuta mondo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]