Horacio Ferrer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horacio Ferrer
Persona informo
Naskonomo Horacio Arturo Ferrer Ezcurra
Naskiĝo 2-an de junio 1933 (1933-06-02)
en Montevideo
Morto 21-an de decembro 2014 (2014-12-21) (81-jaraĝa)
en Bonaero
Mortokialo kora malsufiĉo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco ArgentinoUrugvajo
Okupo
Okupo poeto • dramaturgoĵurnalistoverkisto • kantotekstisto • komponisto
vdr

Horacio FERRER naskita la duan de junio 1933 en Montevideo en Uruguay mortis la 21-an de decembro 2014 en Buenos Aires en Argentino[1]. Li estis argentin-urugvaja verkisto, esploristo kaj poeto, estis unu el la plej gravaj figuroj en la poezio, muziko kaj la ĝenerala rioplatena kulturo, precipe en la tango-sfero.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en tre artema familio en Montevideo. Li unue studis arkitekturon sed tre frue interesiĝis pri muziko kaj okaze de restadoj en Buenos Aires malkovris la faman dancon tango.

Lia vasta verkaro inkluzivas kunlaborojn kun grandaj muzikistoj, kun la Majstro Astor Piazzolla kiel la ĉeffiguro. Kune, ili komponis multajn verkojn, inkluzive la mondkonatan opereton “María de Buenos Aires”. Ilia intensa kunlaboro daŭris de 1955 ĝis 1973. Ferrer evoluigis personan stilon en sia poezio, kombinante la heredaĵon de la tango ekde ĝiaj originoj kun propraj surrealismaj elementoj. Liaj verkoj traktas temojn, kiuj inkluzivas la mitologion de la rioplatena tango kaj elmontras tiun ĉi arton kiel popolfilozofian respondon de la eŭropaj migrantoj, tiuj kiuj formis la kulturon de Buenos Aires. Li esploris aliajn muzikajn stilojn kaj temojn en verkoj kiel "Mil versos a Picasso", "Shakespeare es mío" kaj "Sonetos Mozart" (inspiraciones de un lego), inter aliaj maturaj verkoj, kiuj ankoraŭ ne ricevis la necesan disvastigon. Li ankaŭ verkis akademie influitajn verkojn, kiel la oratorion "El pueblo joven" kun Astor Piazzolla.

Kiel esploristo, liaj verkoj "El libro del tango" kaj "Inventario del tango" estas nemalhaveblaj referencoj por ĉiu esploranto de la populara muziko en Argentino. Krome, en sia laboro kiel biografiisto kaj historiisto, li prilaboris la libron "El gran Troilo", dediĉitan al unu el siaj plej kare amataj personoj en la tango-mondo, la Majstro Aníbal Troilo. Kun Astor Piazzolla ili jam dediĉis al li unu el la plej elstaraĵaj tangoj, "El gordo triste".

Li estis unu el la fondintoj kaj prezidanto de la "Nacia Akademio de Tango". Naskiĝinte en 1933, Horacio Ferrer mortis en Buenos Aires en la jaro 2014, lasante ankoraŭ ne tute konatan verkon. Lia vivo estis, sendube, punkto de svingo en la historio de la tango kaj en la argentina literaturo de la dua duono de la 20-a jarcento.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el liaj esploraj kaj poemaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • “El tango, su historia y evolución “
  • “Discepolín, poeta del hombre de Corrientes y Esmeralda”
  • “Historia sonora del tango”
  • “Romancero canyengue”
  • “Fray Milonga”
  • “El Libro del Tango. Arte Popular de Buenos Aires” (3 vol.)
  • “Existir”, (poezio)
  • “El siglo de oro del tango: compendio ilustrado de su historia” (eseo kun KD, Editorial El Mate, 1996)
  • “La epopeya del tango cantado” (2 vol., Manrique Zago, 1998)
  • “Inventario del tango” (2 vol., kun Oscar del Priore, Eld. Fondo Nacional de las Artes 1999)
  • “1000 versos a Picasso”, (poezio, Fundación Banco de la Provincia de Buenos Aires, 2001)
  • “Versos Del Duende” (Corregidor. 2003)
  • “Enriquito Panza vacía” (mascarada discepoliana, kun prologo kaj kvar aktoj)
  • “Queréme así piantao” (Agüero Torres)

Kelkaj el liaj plej konataj tangoj[redakti | redakti fonton]

  • “La última grela” kun Astor Piazzolla
  • “Chiquilín de Bachín” kun Astor Piazzolla
  • “Balada para mi muerte” kun Astor Piazzolla
  • “Balada para un loco” kun Astor Piazzolla
  • “Juanito Laguna ayuda a su madre” kun Astor Piazzolla
  • “Canción de las venusinas” kun Astor Piazzolla
  • “Preludio para el año 3001” kun Astor Piazzolla
  • “El gordo triste” kun Astor Piazzolla
  • “La bicicleta blanca” kun Astor Piazzolla
  • “Será que estoy llorando” kun Astor Piazzolla
  • “Loquita mía” kun Julio De Caro
  • “Esquinero” kun Pedro Laurenz
  • “El hombre que fue ciudad” kun Armando Pontier
  • “Yo payador me confieso” kun Osvaldo Pugliese
  • “Tu penúltimo tango” kun Aníbal Troilo
  • “Perdón Alicia” kun Juan Trepiana
  • “Poema a los zapatos de Lucía” kun Juan Trepiana
  • “El profesor Ferrer” kun Juan Trepiana
  • “Poema en Si mayor” kun Astor Piazzolla
  • “Canción de mi adolescencia” kun Osvaldo Tarantino
  • “Soy un circo” kun Héctor Stamponi
  • “Tu cuerpo” kun Héctor Stamponi

Kelkaj muzikverkoj, teatraĵoj, oratorioj, ktp.[redakti | redakti fonton]

  • María de Buenos Aires, (Operita kun Astor Piazzolla. 1968)
  • El Pueblo joven (oratorio de dos mundos), (kun Ástor Piazzolla)
  • Oratorio Carlos Gardel, (kun Horacio Salgán, 1990)
  • Tangos: Homenaje a Woody Allen (kun Raúl Garello, 1990)
  • Dandy, el príncipe de las murgas (operita kun Alberto Magnone, 2004)
  • Tango suite Manuel de Falla (kun Leo Sujatovitch, 2006)
  • Tango Suite de Pablo el poeta (kun Leo Sujatovitch, 2007)
  • El rey del tango en el reino de los sueños (kun Raúl Garello, 2007)
  • "Balada para un amigo", "Quema el alma" (tangoj) (kun Eduardo Praino kaj Diego Tozzi, 2014 en disko Quema el Alma de Eduardo Praino, 2020)

Kelkaj el liaj diskoj[redakti | redakti fonton]

  • La Ciudad de los Reos (kun muziko de Alberto Soifer 1973)
  • Horacio Ferrer dice su Romancero Canyengue con la guitarra de Agustín Carlevaro (Trova TL14. 1967)
  • Astor Piazzolla y Horacio Ferrer "en persona" (kun Astor Piazzolla. 1970)
  • Relato de la historia del tango (Fábrica Argentina de Alpargatas. 1976)
  • Horacio Ferrer Poeta del Tango (DVD kun Orquesta Típica Alfredo Marcucci, SAM produzioni, 2011)
  • “Diálogos de poeta y bandoneón” kun Raúl Garello
  • “Flor de tangos y poemas” kun pianisto Juan Trepiana. Río de la Plata

Referencoj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Horacio Ferrer en la hispana Vikipedio.