Grindel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Horlangen)
Grindel
Blazono de Grindel
Blazono de Grindel
Blazono de Grindel
Grindel
Grindel
Grindel
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Thierstein
Geografia situo CH1903: 604949 / 248058 (mapo)47.3833333333337.5041666666667Koordinatoj: 47° 23′ N, 7° 30′ O; CH1903: 604949 / 248058 (mapo)
Nombro de loĝantoj 488
Areo 3,05 km²
Alteco 577 m super marnivelo
Poŝtkodo 4247
Komunumkodo 2617
Mapo de Grindel
Mapo de Grindel
Mapo de Grindel
vdr

Grindel (en la franca lingvo Grandelle) estas komunumo en la distrikto Thierstein en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 488 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Grindel situas ĉe la norda flanko de la ĵurasa montoĉeno Fringeli inter la kantonoj Ĵuraso en sudo kaj Bazelo Kampara en nordo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Grindel kaj la vilaĝeto Horlangen. La monteto Stierenberg ĉe la suda limo de la komunumo estas kun alteco de 921 m s.m. la plej alta punkto de la komunuma teritorio.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Grindel limas en nordo al Wahlen (BL), en nordoriento al Büsserach, en sudoriento al Erschwil, en sudo al Montsevelier (JU), en okcidento al Bärschwil, kaj en nordokcidento al Laufen BL (BL).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Grindel situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la vilaĝo kondukas la poŝtaŭtolinio de Bärschwil al Laufen, per kiu la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Grindel datiĝas el la jaro 1147 kiel Crindil. Dum mezepoko la Monaĥejo Beinwil posedis bienojn en Grindel kaj la duonon de la kapelo. La interezorajto apartenis al la episkopo de Bazelo, kiu ĝin donis kiel feŭdo al la burgo de Montsevelier, kies voktoj estis la Grafoj de Thierstein. En la jaro 1519 la protektovokteco pri Grindel estis pandigita al Soloturno. En la jaro 1522 Soloturno plene akiris la rajtojn pri Grindel kaj integris ĝin al la voktejo Thierstein, kies parto Grindel restis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. En la jaro 1819 42 civitanoj de Grindel elmigris al Nova Friburgo en Brazilo. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]