Hoyerswerda
Hoyerswerda [hojersverda] (aŭ sorabe: Wojerecy) estas urbo en la distrikto Bautzen de Saksio, situanta ĉ. 40 kilometrojn sude de Cottbus kaj ĉ. 60 kilometrojn norde de Dresdeno. Ĝis la 1-a de aŭgusto 2008 ĝi estis administre memstara eksterdistrikta urbo. En tiu tago ĝi kun la antaŭe memstaraj distriktoj Bautzen kaj Kamenz kunfandiĝis al nova distrikto Bautzen. La loĝantaro konsistas el germanoj kaj soraboj.
Vidindaj lokoj estas inter alie la urbodomo, la metiista strateto Lange Straße, la komputilmuzeo, la muzeo pri minekspluato kaj la bestĝardeno. La urbo situas borde de la rivero Nigra Elster.
Iom da statistiko:
- Situo: 51°26' NO, 14° 15' OR
- Loĝantaro: ĉ. 41.500 (en 2006)
- Alteco: ĉ. 117 m super la marnivelo
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
|
-
Schulstr.
-
Naĝejo
Eksteraj ligiloj
greke http://www.hoyerswerda.de greke http://www.statistik.sachsen.de greke http://www.lausitzer-bergbau.de greke http://www.lausitzerseenland.de