Huberto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Huberto estas germandevena virnomo.

La unua parto de la nomo, origine : hug- (vidu ankaŭ: Hugo), signifas proksimume: pensanta spirito, menso, memoro. Komparu en la nederlanda: geheugen = memoro; heuglijk= gaja (kion oni ŝatas memori).

La dua parto de la nomo, origine: -berht, -brecht, (vidu ankaŭ: Alberto, Roberto) signifas proksimume: brila (en rekta kaj figura senco). Komparu en la angla: bright = brila.

La tuta nomo signifas do: brila per sia menso. La nomo estis latinigita al Hubertus.

Sankta Huberto

Huberto de Lieĝo naskiĝis ĉirkaŭ 655 en Tuluzo kaj mortis la 30-an de majo 727 en Tervueren apud Lieĝo, Belgio. Li estis episkopo de Maastricht kaj Lieĝo.

Laŭ kredo la Sankta Huberto protektas kontraŭ hundomordoj kaj ĉasakcidentoj. Je la tago de Sankta Huberto (30-a de majo) benitaj salo kaj pano protektas - laŭ legendo - ankaŭ dombestojn, ankaŭ kontraŭ rabio, kiun oni nomis iam france Huberto-malsano.

Eksteraj ligiloj

greke Biografio de Sankta Huberto (germane)