Hugó Beck
Hugó Beck | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de januaro 1843 en Baja |
Morto | 25-an de novembro 1926 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | advokato juĝisto verkisto de nefikcio |
Hugó Beck [hugO bek], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Beck Hugó estis hungara advokato, juĝisto. Lia nobela antaŭnomo estis madarasi [madaraŝi] ekde 1895, lia familia nomvarianto estis Madarassy-Beck, liaj fratoj estis Nándor Madarassy-Beck kaj Miksa Madarassy-Beck, liaj parencoj estis Károly Beck, Gyula Madarassy-Beck kaj Marcell Madarassy-Beck.
Hugó Beck[1] naskiĝis la 13-an de januaro 1843 en Madaras (Bács-Kiskun) (laŭ alia informo en Baja), li mortis la 26-an de novembro 1926 (laŭ alia informo la mortotago estas la 25-a) en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Hugó Beck devenis el juda familio. Li maturiĝis en Baja, poste li studis en Universitato de Vieno kaj en Reĝa Universitato de Pest. En la lasta li akiris juran diplomon en 1865, advokatan licencon post 2 jaroj. Inter 1868–1892 li estis advokato en Pest (urbo), respektive en Budapeŝto, poste juĝisto. Li traktis komercan kaj patentan jurojn. Li edziĝis en 1873, samtempe li konvertiĝis al luteranismo.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Károly Beck: Mater Dolorosa (traduko, 1864)
- Észrevételek a magyar kereskedelmi törvénykönyv tervezetének a biztosítási ügyletet tárgyaló részére. (1874)
- Törvényjavaslat a magánbiztosítási vállalatokról. (1894)
- Szabadalmi jogunk reformja. (1909)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM45649 hungarlingva datenaro de muzeo