Hugó Johan
Hugó Johan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Johan Hugó |
Naskiĝo | 26-an de oktobro 1890 |
Morto | 14-an de novembro 1951 (61-jara) en Pécs |
Profesio | |
Profesio | pentristo |
Hugó Johan [hugO], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Johan Hugó estis hungara apotekisto, pentristo, vitralisto. Lia frato estis Béla Johan.
Hugó Johan [1] naskiĝis la 26-an de oktobro 1890 en Pécs, li mortis la 14-an de novembro 1951 en Pécs.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Hugó Johan frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris farmacian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1911. Dum la studentaj jaroj li ankaŭ desegnadis. Post la diplomo li laboris kiel farmaciisto unue en Kolozsvár, poste en Pécs. Li komencis lernadi pentradon en Pécs, fine li ekspoziciis. En 1921 li studvojaĝis al Italio kun kelkaj amikoj, poste ili aliĝis al Bauhaus en Vajmaro. En Berlino li lernis pentradon de Caesar Klein, vitralteknikon de Gottfried Heinersdorf. En 1923 li fondis metiejon pri vitraloj en Budapeŝto, samtempe li forlasis la pentradon. Li ricevis italan premion en 1935. Li edziĝis en 1930.
Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1915, 1924, 1938, 1939, 1947)
- Zagrebo, (1920)
- Pécs (1921, 1945, 1947, 1952, 2010)
- Monza (1930, kie li ricevis la premion)
- Milano (1939)
- Kassel (1986)
Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
- Firenze
- Találkozás
- Vörös ház Firenzében
- Havas házak
- Szicília
- Patakvölgy
- Akt-kompozíció
- Brassó télen
- Csendélet
- Édesanyám
- Önarckép
- Pécsi utca
Elektitaj vitraloj[redakti | redakti fonton]
- Preĝejo Koro de Jesuo (Kaposvár) (1927)
- halo de Palaco de Lillafüred (1930)
- Vota Katedralo de Szeged (1930)
- Kapelo Dolora Sankta Maria (Mohács) (1940)
- Preĝejo Koro de Jesuo (Hegyvidék) (1942)
- bierodrinkejo en Pécs (1944)