Ugo Donelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hugo Donellus)
Ugo Donelo
Persona informo
Hugues Doneau
Naskiĝo 23-an de decembro 1527 (1527-12-23)
en Chalon-sur-Saône
Morto 4-an de majo 1591 (1591-05-04) (63-jaraĝa)
en Altdorf apud Nürnberg
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de TuluzoUniversitato de Bourges vd
Profesio
Alia nomo Zacharias Furnesterus • Zacharie Furnester • Eusebius Philadelphus vd
Okupo juristo • universitata instruisto vd
Aktiva en Heidelberg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hugo DONELLUS (1527–1591) (* Chalon-sur-Saône, en la 23-a de decembro 1527 - Altdorf apud Nürnberg, en la 4-a de majo 1591) estis franca juristo, universitata profesoro kaj humanisto. Li donis lecionojn pri juro en la universitatoj de Heidelberg, Lejdeno kaj Altdorf, kie li mortis. Li estis unu el la plej gravaj reprezentantoj de la "prijura humanismo"[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Donellus devenis el tre respektata familio, studis juron en Tuluzo kaj Bourges. En tiu epoko, Bourges estis la centro de la jura humanismo kaj Franciscus Duarenus (1509-1559)[2], unu el la membroj plej famaj de tiu movado, estis unu el la profesoroj de Donellus en la Universitato de Bourges. En 1551, ricevis la diplomon pri doktoreco de tiu universitato, kaj do, li komencis instrui. Tame, ĉar li adoptis la kalvinisman fidon, Hugo devis fuĝi al Ĝenevo, post la Masakro de Sankta Bartolomeo, en 1572. Donellus akceptis la inviton de la palatina princo Frederiko la 3-a (1515-1576)[3] al la posteno kiel profesoro de la Universitato de Hajdelbergo. En 1573, tamen, Donellus devis fuĝi denove, ĉar Hajdelbergo kaj la tuta najbararo de la Palatinato [4] konvertiĝis al la luterana fido altrudita de Ludoviko la 6-a (1539-1583)[5], sukcedanto de Frederiko la 3-a. Hugo, do, ekinstruis en Lejdeno, sed, en 1587, la politikaj cirkonstancoj devigis lin reveni al Germanio kie li fariĝis profesoro pri juro en la Universitato de Altdorf, kiu, cetere, estis la universitato de la Libera Imperia Urbo de Nurenbergo. Li mortis en Altdorf, en 1591.

Hugo Donellus estis unu el la francaj juristoj, kiuj sekvis la ekzemplon de Andreas Alciatus (1492-1550)[6] kaj aplikis la metodojn de la Renesanca humanismo al la studo pri juro. Tamen, multaj el siaj sekvantoj de la tiam nomitaj "mos gallicus"[7] koncentriĝis sur kritika pritaksado de la tekstoj ene de la Corpus iuris civilis[8]. Donellus estis pli interesita en la konstruado de ia kohera prijura sistemo. Lia plej konata verko: Commentarii de iure civili (Komentarioj sur la civila leĝo), eldonita parte kaj postmorte de Scipione Gentili (1563-1616)[9], estis unu el la unuaj tentoj por organizi la temon Romia juro ene de ia logika ordo kaj ne laŭ la sekvo de la libroj kaj de la registroj de la Digestorum, ankaŭ konata kiel Pandektoj.

Hugo Donellus faris ankaŭ gravajn kontribuaĵojn sur diversaj specifaj kampoj de la juro, same kiel la posedodoktrino kaj ka koncepto pri propraĵoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Commentarius ad titulum Digestorum De praescriptis verbis et in factum actionibus, 1574
  • Commentaria in tit. Padectarum de usuris, nautico fonere, de fructibus, caussa et accessionibus et de mora, Paris 1556
  • Ad legem Justiniani de sententiis quae pro eo quod interest proferuntur, sive de eo quod interest, liber Paris 1561, Neustadt 1580, Altdorf 1589 auch erschienen unter dem Titel a Donello recognitus (Ap. Carterium 1596, Leiden 1630)
  • Commentaria Ad tit. Dig. De rebus dubiis, Bouges 1571, Antwerpen 1584
  • Commentaria Ad tit. Cod. De pactis et transactt., Bouges 1572, Paris 1573, Köln 1574
  • Zachariae Furnestri Defensio pro justo et innocente tot millium animarum sanguine in Gallia effuso adversus Molucii calumnias, 1573, 1579
  • Commentaria Ad tit. Dig. De praescriptis verbis et in factum actionibus, Heidelberg 1574, 1580
  • Commentaria ad tit. Inst. De actionibus, Antwerpen 1581, 1596, 1620
  • Tractatus de pignoribus et hypothecis, Frankfurt
  • Tractatus de aedilitio edicto, evictionibus, et duplae stipulatione, de probationibus, fide instrumentorum et testibus, Frankfurt
  • Commentaria Ad tit. Dig de rebus creditis seu munto, de jurejurando, de in litem jurando, condictione ex lege, triticiaria, et de eo quod certo loco, Antwerpen 1582, Frankfurt 1626
  • Commentaria Ad Codicis Justinianei partes quasdam, 1587
  • Commentaria Ad tit. Digestorum de diversis regulis juris, Antwerpen
  • Commentaria Ad tit. Dig. De Verborum obligationibus, Frankfurt 1599
  • Commentarium de jure civili viginti octo, in quibus jus civile universum singulari artificatio atque doctrina explicatum continetur, Frankfurt 1595, 1596
  • Hugonis Donelli opera postuma et aliorum quaedam, ex biblotheca Sciponis Gentilis, Hanover 1604
  • Opera cur. und Barth. Franc. Pellegrini, erschienen zusammen in Luzern 1762-1770 in zwölf Folianten

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La jura humanismo estis movado kreita de grupo da erudiciuloj kompetentaj pri la Romia juro, kiu aperis en Francio en la 16-a jarcento, kiu reagis kontraŭ la Komentariistoj aŭ Post-klarigantoj.
  2. Personensuche
  3. Personensuche
  4. Laŭ PIV, Palatinato estas regiono ĉe la maldekstra bordo de Rejno, parto de la lando de Rejnlando-Palatinato.
  5. Personensuche
  6. 6,0 6,1 Personensuche
  7. mos gallicus: franca metodo.
  8. La Korpo de Civila Juro aŭ Codex Justiniano Arkivigite je 2014-04-03 per la retarkivo Wayback Machine estas fundamenta prijura verko, eldonita inter la jaroj 529 kaj 534, ordone de la romia imperiestro Justiniano la 1-a.
  9. 9,0 9,1 Personensuche
  10. Personensuche
  11. Personensuche
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj