Hugo Ferdinand Boss
| Hugo Ferdinand Boss | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 8-an de julio 1885 en Metzingen, Virtembergo, |
| Morto | 9-an de aŭgusto 1948 (63-jaraĝa) en Metzingen, Virtembergo-Hohenzollern, france okupita zono de postmilita Germanio |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno Vajmara Respubliko Nazia Germanio |
| Familio | |
| Infano | Gertrud Holy (mul) |
| Okupo | |
| Okupo | entreprenisto mododezajnisto |
Hugo Ferdinand Boss (Metzingen, 8-an de julio 1885 – 9-an de aŭgusto 1948) estis germana modofasonisto kaj fondinto de la vestokompanio Hugo Boss.
Frua vivo
[redakti | redakti fonton]Boss naskiĝis kiel filo de Luise Boss. Post iom da tempo kiel lernanto kaj unu jaron kiel laboranto li mem fondis kompanion en Metzingen en la jaro 1923.
Subteno al la nacia socialismo
[redakti | redakti fonton]Boss fariĝis en 1931 membro de la Nacisocialisma Germana Laborista Partio, du jarojn antaŭ Hitler fariĝis potenculo.[1]
En la tria kvaronjaro de 1932 la tutnigra SS uniformo, celata por anstataŭigi la brunajn ĉemizojn de la SA, estis fasonita de SS-oficiro Karl Diebitsch kaj grafika fasonisto Walter Heck.[2] La kompanio de Hugo Boss produktis tiujn nigrajn uniformojn kune kun la brunaj SA-ĉemizoj kaj la nigra-brunaj uniformoj de la Hitlerjugend.[3][4]
Nombro de liaj laboristoj estis francaj kaj polaj militkaptitoj, kiuj devis fari punlaboron.[5]
Post la Dua Mondmilito Boss estis monpunata pro la subteno de la nazismo kaj akiris voĉdonmalpermeson.
Hugo Boss mortis en 1948 pro dentabsceso.[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Hugo Boss Biography".
- ↑ Lumsden, Robin. A Collector's Guide To: The Allgemeine - SS, eldonejo Ian Allan Publishing 2001, p 53.
- ↑ "Hugo Boss Acknowledges Link to Nazi Regime", 1997-08-15. Kontrolita 2008-09-25.
- ↑ White, Constance C. R. "Patterns: Dealing with Hugo Boss's Nazi tie." The New York Times 19 August 1997: A20.
- ↑ Givhan, Robin, "Clothier Made Nazi Uniforms", Los Angeles Times, 1997-08-15. Kontrolita 2008-11-08.
- ↑ Zwangsarbeit in Metzingen , Ch.7: Die Firma Hugo Boss

