Hum Aapke Hain Koun..!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hum Aapke Hain Koun..!
filmo
Originala titolo हम आपके हैं कौन
Originala lingvo hindia lingvo
Kina aperdato 1994
Ĝenro filma dramo, muzika filmo, amafera filmo, romantika komedio
Kameraado Rajan Kinagi
Reĝisoro(j) Sooraj R. Barjatya
Scenaro Sooraj R. Barjatya
Filmita en Ooty
Muziko de Raam Laxman
Rolantoj Madhuri Dixit • Salman Ĥan • Mohnish Bahl • Renuka Shahane • Laxmikant Berde • Anupam Kher • Alok Nath • Bindu • Reema Lagoo
Produktinta firmao Rajshri Productions
Honorigoj Filmfare Award for Best Film
IMDb
vdr

Hum Aapke Hain Koun..! ankaŭ konata kiel HAHK estas barata romantika komedia muzika filmo de 1994, verkita kaj reĝisorita de Sooraj R. Barjatya kaj produktita de Rajshri Productions. Ĉefrolas Madhuri Dixit kaj Salman Ĥan, ĝi festas la baratajn tradiciojn per rakonto de geedza paro kaj la rilato inter iliaj familioj. La rakonto temas pri ofero kaj amo al la familio. Ĝi estas adaptaĵo de Nadiya Ke Paar (1982).

Gajnante pli ol ₹2 miliardojn (ekvivalentajn al $ 97 milionoj da dolaroj en 2016) tutmonde, Hum Aapke Hain Koun..! fariĝis la plej monenspeziga bolivuda filmo.[1] Ĝi kontribuis al ŝanĝo en la barata filmindustrio, kun novaj metodoj por distribuo kaj turno direkte al malpli perfortaj rakontoj. Ĝi estis la unua barata filmo kiu enspezis pli ol ₹1 miliardo, la plej alta de la 1990-aj jaroj kaj ankaŭ daŭre unu el la plej altaj el la historio de Bolivudo. Box Office India priskribis ĝin kiel "la plej grandan furoraĵon de la moderna epoko". La kantoj nekutime en granda nombro estas unu el la plej popularaj en la bolivuda historio, kun populara kantisto Lata Mangeshkar, kiu donis sian voĉon por 11 el la 14 kantoj en la filmo.

Hum Aapke Hain Koun..! gajnis kvin Filmfare premiojn, inkluzive de Plej Bonkvalita Filmo, Plej Bonkvalita Reĝisoro kaj Plej Bonkvalita Aktorino, same ĝi ankaŭ gajnis la National Film Award for Best Popular Film' Providing Wholesome Entertainment. Ĝi faris daŭrantan impreson por barataj nuptoj, kiuj ofte inkludas kantojn kaj ludojn de la filmo.

Rolularo[redakti | redakti fonton]

  • Madhuri Dixit kiel Nisha Choudhury
  • Salman Ĥan kiel Prem Nath
  • Mohnish Bahl kiel Rajesh Nath
  • Renuka Shahane kiel Pooja Choudhury
  • Anupam Kher kiel Profesoro Siddharth Choudhury
  • Reema Lagoo kiel Madhukala Choudhury
  • Alok Nath kiel Kailash Nath
  • Redo kiel Tuffy
  • Bindu kiel Bhagwanti Kashyap
  • Ajit Vachani kiel Profesoro Mahendra Kashyap
  • Satish Shah kiel Singhal
  • Himani Shivpuri kiel Razia Singhal
  • Sahila Chadha kiel Rita
  • Dinesh Hingoo kiel Chacha
  • Dilip Joshi kiel Bhola Prasad
  • Laxmikant Berde kiel Lallu Prasad
  • Priya Arun kiel Chameli

Muziko[redakti | redakti fonton]

# Titolo Kantisto(j) Tempo
1. "Maye Ni Maye" Dev Kohli Lata Mangeshkar 4:21
2. "Didi Tera Devar Deewana" Dev Kohli Lata Mangeshkar, S. P. Balasubrahmanyam 8:05
3. "Mausam Ka Jaadu" Ravinder Rawal Lata Mangeshkar, S. P. Balasubrahmanyam 5:03
4. "Chocolate Lime Juice" Dev Kohli Lata Mangeshkar 4:27
5. "Joote Do, Paise Lo" Ravinder Rawal Lata Mangeshkar, S. P. Balasubrahmanyam 4:36
6. "Pehla Pehla Pyar" Dev Kohli S. P. Balasubrahmanyam 4:25
7. "Dhiktana (Parto 1)" Ravinder Rawal S. P. Balasubrahmanyam 5:20
8. "Babul" Ravinder Rawal Sharda Sinha 3:44
9. "Mujhse Juda Hokar" Dev Kohli Lata Mangeshkar, S. P. Balasubrahmanyam 6:02
10. "Samdhi Samdhan" Ravinder Rawal Lata Mangeshkar, Kumar Sanu 5:51
11. "Hum Aapke Hain Koun" Dev Kohli Lata Mangeshkar, S. P. Balasubrahmanyam 4:00
12. "Wah Wah Ramji" Ravinder Rawal Lata Mangeshkar, S. P. Balasubrahmanyam 4:15
13. "Lo Chali Main" Ravinder Rawal Lata Mangeshkar 2:53
14. "Dhiktana (Parto 2)" Ravinder Rawal Lata Mangeshkar, S. P. Balasubrahmanyam, Udit Narayan, Shailender Singh 8:07
Totalo 71:09

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]