Humajun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tombo de Humajun.

Humajun (n. en Kabulo, la 6-an de marto 1508, m. en Delhio, la 22-an de februaro 1556), estis la dua imperiestro de la Mogola Imperio. Li estis filo de Babur, fondinto de la imperio. Li surtroniĝis la 30-an de decembro 1530 malgraŭ la kontraŭo de granda parto de la nobeloj. Li estis heredando de imperio kiun la patro ne povis organizi bone.

La regado de Humajun

Ŝer Ŝaho Suri.

Profitante la nestabilecon de la imperio, ĉirkaŭita de la kortegaj intrigoj, la raĝaoj sumbetitaj al lia patro ribeliĝis. En 1531, Humajun portis sian armeon al la fortikaĵo de Kalinjar. Sed pro la manko de sufiĉaj rimedoj de la imperia trezorejo, li akceptis kontraŭ mono la malsieĝon. Humajun ekiris tiam por subigi la afganojn instalitajn en Biharo, kiujn li venkis en 1532. En decembro de tiu jaro li sukcesis subigi la trupojn de Ŝer Ŝah Suri.

Dume, Bahadur Ŝaho aneksigis la regionon Malwa (hodiaŭ situas en partoj de la subŝtatoj Madhja-Pradeŝo kaj Raĝastano). Bahadur fortiĝis en la fortikaĵo de Chittor. Humajun prenis la fortikaĵon kaj devigis Bahadur fuĝi. La trupoj de la imperio daŭrigis la marŝadon, prenante la fortikaĵon de Mandu kaj la urbojn Cambay kaj Ahmadabado. Li lasis sian fraton Askari kiel reganto de la regiono; sed tiu ĉi lasta estis nekapabla defendi la regionon kiam en 1536 Bahadur Shah ĝin atakis.

Dum Humajun daŭrigis la militkampanjojn okcidente, Ŝer Ŝah plifortigis sian pozicion en Bihar kaj sin lanĉis al la konkero de Bengalo. Humajun dedicis provi rekuperi Bengalon anstataŭ persekuti Ŝer Ŝah. La 26-an de junio 1539, la mogolaj trupoj estis venkitaj de la afganoj en la batalo de Ĉanso. Humajun devis fuĝi al Agra akompanita nur de kelkaj fidelaj sekvantoj. Li estis denove venkita en batalo kontraŭ la afganoj (en Kanauj, 1540) pro kio li denove fuĝis, ĉi foje al Panĝabo kaj poste al Sindh. Estis tie, en Umarkot, kie lia filo kaj heredanto Akbar, naskiĝis en 1542.

La ekzilo kaj reentroniĝo

Pentraĵo pri Humajun, ĉ. 1875.

La fuĝo de Humajun finiĝis en Persio kie la ŝaho ofestis al li trupojn por ke li povu rekuperi la tronon. En 1544, Humajun prenis la urbojn Kandahar kaj Kabulo, regata de lia frato Kamran, kiu ĝin rekuperis en 1546. Sekvajare la urbo estis denove prenita de Humajun. En 1549, Kamran prenis Kandahar; Humajun rekuperis ĝin, blindigis sian fraton kaj sendis lin al Mekko kiel pentofaro.

Post la akcidenta morto de Ŝer Ŝaho dum la sieĝo de Kalinjar (1545) lia filo, Islam Ŝaho lin sukcedis. Humajun estis jam preparita por reveni al Hindujo kaj repukeri sian tronon. En 1554, li eniris en Peŝavaro; sekvajare li prenis la urbon Lahore. Samjare, lia venko kontraŭ la afganaj trupoj en la batalo de Macchiwara konsekris lian venkon. En julio 1555, Humajun fine eniris en Delhio kaj rekuperis la tronon post 15 jaroj da ekzilo.

La dua imperiestro de la mogoloj mortis 1556 kiam li akcidente falis el ŝtuparo de sia biblioteko. Lia edzino, Hamida Begum, konstruigis maŭzoleon je lia honoro. La tombo de Humajun situanta en Delhio estas ekde 1993, Monda heredaĵo de Unesko. Temas pri unu el la plej bonaj montraĵoj de la mogola arto en Barato kaj konsiderata kiel antaŭanto de la stilo de la fama Taĝ-Mahalo de Agra.