Hummer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hummer
aŭtomobilmarko vd
Dum 22-a de januaro 1992 - 24-a de majo 2010
Sidejo Detrojto
Lando Usono
Agokampo sporta-utileca aŭto
TTT Oficiala retejo
vdr

Hummer estas marko de sportkamionetoj produktitaj fare de General Motors surbaze de la HMMWV armea veturilo.

En 2010, post la ekonomia krizo en kiu la aŭtindustrio en Usono estis kaptita, la Hummer-produktadĉeno estis fermita [1][2].

Historio[redakti | redakti fonton]

La Hummers estis origine konstruitaj fare de AM General, la produktanto de la armea HMMWV [3]. La firmao jam planis konstrui civilan version de la HMMWV en la malfruaj 1980-aj jaroj. La HMMWV ricevis multan publikan diskonigon en la unua Golfa Milito. En 1992, AM General komencis vendi civilan version de la HMMWV sub la nomo "Hummer". En 1998 la firmao vendis la markon al General Motors kiu distribuis kaj surmerkatigis ilin, dum la produktado daŭre estis aranĝita fare de Am General. En la sekvaj jaroj, General Motors prezentis du novajn modelojn de la Hummer nomitaj la H2 kaj H3, kaj renomis la originan Hummer la H1. La H1 kaj H2-modeloj estis produktitaj fare de AM General, dum la H3 estis produktita fare de General Motors [4].

En 2006, produktado de la H3-modelo estis transdonita de Usono al Sudafriko, kaj General Motors sciigis la ĉesigon de produktado de la origina modelo, la H1. Direktoro de General Motors Rick Wagoner diris en la Aŭto-Spektaklo de Los-Anĝeleso, ke la nova modelo uzos ekologian fuelon. Arnold Schwarzenegger adaptis unu el siaj Hummers por konsumi ekologian fuelon.

En 2008, la Hummer HX, kiu estis 2-porda konceptaŭtomodelo, estis prezentita ĉe la Nordamerika Internacia Aŭtospektaklo en Detrojto, Usono [5].

Komence de 2009, produktado de la H2 estis ĉesigita pro la tutmonda ekonomia krizo kiu komenciĝis en 2008 kaj vundis General Motors-vendojn. En majo 2010, produktado de ĉiuj modeloj estis tute ĉesigita.

En septembro 2017, Arnold Schwarzenegger prezentis sian Hummer H1 kiu estis konvertita de interna brulmotoro al elektra stirado.

En oktobro 2019, General Motors sciigis ke ĝi pripensas oficiale lanĉi elektran version de la Hummer. En oktobro 2020, la marko estis oficiale lanĉita denove kun elektra stirado La aŭtomobilo estos disponebla en 2022, kun veturdistanco de ĉirkaŭ 560 km.

Modeloj[redakti | redakti fonton]

De maldekstre: Hummer H3, Hummer H1 kaj Hummer H2
  • Hummer H1 (nuligita en decembro 2006)
  • Hummer H2
    • Hummer H2 SUT (ŝarĝaŭto)
  • Hummer H3
    • Hummer H3x
    • Hummer H3 Alpha
    • Hummer H3T (kamiono)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Meenan, Jim, "Hummer's days are dwindling: Sale unlikely; dealerships begin process of winding down", April 17, 2010. Arkivigite je 2012-03-28 per la retarkivo Wayback Machine
  2. "G.M. to Close Hummer After Sale Fails", February 24, 2010.
  3. Company History. AM General. Arkivita el la originalo je August 26, 2010. Alirita April 10, 2022. Arkivigite je 2010-08-26 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Hummer Reportedly Coming Back in 2022 as Electric GMC Pickup. Car and Driver (January 10, 2020). Alirita April 10, 2022.
  5. "Hummer HX" autoweek.com/article/car-news/hummer-thinks-smaller-hx-concept

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]