Fiŝosaŭroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Iĥtiosaŭro)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fiŝosaŭroj
Troveblo de fosilioj: Meza triaso - malfrua kretaceo
Fiŝosaŭro (trovita en Holzmaden) Muzeo Wiesbaden
Fiŝosaŭro (trovita en Holzmaden) Muzeo Wiesbaden
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Iktiopterigoj Ichthyopterygia
Ordo: Fiŝosaŭroj Ichthyosauria
Blainville, 1835
Konserva statuso
fosilia
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Fiŝosaŭroj (Ichthyosauria = "fiŝa lacerto" < malnov-greka: ιχθυς 'fiŝo' + σαυρος 'lacerto') estis grandaj marreptilioj kiuj similis fiŝojn kaj delfenojn. Fiŝosaŭroj vivis dum la plej granda parto de la mezozoiko; ili aperis antaŭ ĉirkaŭ 250 milionoj da jaroj, iomete pli frue ol la dinosaŭroj, kaj malaperis antaŭ 90 milionoj da jaroj, ĉirkaŭ 25 milionoj da jaroj antaŭ ol la dinosaŭroj formortis. Dum la meza triaso la fiŝosaŭroj evoluis de ankoraŭ ne identigitaj ter-reptilioj kiuj ekvivis enakve, evoluo paralela al tiu de la modernaj cetacoj. Ili estis aparte abundaj dum la ĵurasio, ĝis la pleziosaŭruloj ilin anstataŭigis kiel ĉefaj marpredantoj en la kretaceo. Ili apartenas al ordo konata kiel IchthyosauriaIchthyopterygia ('fiŝ-naĝiloj' - nomo ekuzita de Sir Richard Owen en 1840, kvankam ĝi nuntempe plej ofte uziĝas por la superordo al kiu aparenas la fiŝosaŭroj).

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

  • Ordo FIŜOSAŬROJ ICHTHYOSAURIA
  • Familio Miksosaŭredoj Mixosauridae
  • Subordo Meriamosaŭroformaj Merriamosauriformes
    • Gvanlingsaŭro Guanlingsaurus
    • (Senranga) Meriamosaŭroj Merriamosauria
      • Familio Ŝastasaŭredoj Shastasauridae
      • Infraordo Eŭiktiosaŭroj Euichthyosauria
        • Familio Teretoknemedoj Teretocnemidae
        • Kaliforniosaŭro Californosaurus
        • (Senranga) Parvipelvia
          • Macgovania
          • Hudsonelpidia
          • Suevoleviathan
          • Temnodontosaŭro Temnodontosaurus
          • Familio Leptonektedoj Leptonectidae
          • Infraordo Tinusosaŭroj Thunnosauria