Ibdes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ibdes
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50236
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 378  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 13′ N, 1° 50′ U (mapo)41.2175714-1.8335517Koordinatoj: 41° 13′ N, 1° 50′ U (mapo) [+]
Alto 743 m [+]
Areo 56,308041 km² ( 563 0.8 041 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ibdes (Provinco Zaragozo)
Ibdes (Provinco Zaragozo)
DEC
Ibdes
Ibdes
Situo de Ibdes
Ibdes (Hispanio)
Ibdes (Hispanio)
DEC
Ibdes
Ibdes
Situo de Ibdes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ibdes [+]
vdr

Ibdes [IBdes] estas municipo de Hispanio, en la sudcentro de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Akvorezervejo La Tranquera kaj fone Ermitejo San Daniel.

Ibdes estas municipa teritorio en la sudcentro de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Jaraba okcidente kaj Nuévalos oriente. Krome ĝi estas sude de Godojos kaj norde de Campillo de Aragón.

La loĝloko Ibdes mem estas je 124 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 743 msm en la Iberia Sistemo, sude de la valo de la rivero Jalón kaj de la nacia ŝoseo N-IIa. La loko estas ene de turisma triangulo formata de la Monaĥejo de Piedra, kaj la Banlokoj de Alhama de Aragón kaj de Jaraba. Norde estas Carenas kaj Godojos, dum sudokcidente estas Jaraba. Pli proksime estas apude Nuévalos kaj la Akvorezervejo La Tranquera.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Mikaelo.
Ermitejo San Daniel.

Jam estis setlejo en epoko de romianoj.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Calatayud. En 1150 la loko apartenis al la Ordeno de la Hospitalo de Sankta Johano, kiu ĉirkaŭ 1170 konstruis la konvento-preĝejon de Sankta Johano Baptisto, kiu ekzistis en 1182, sed ne plu delonge.

Post la kreado de la Komunumo de Domaroj de Calatayud, Ibdes estis integrita en tiu nomante la "Sesma del río Ibdes".

En 1330 pro la militoj kontraŭ Kastilio oni protektis la lokon per murego kaj kvar pordegoj. Krome oni konstruis la unuan preĝejon de Sankta Mikaelo, de kiu nun restas nur ruinoj.

Fine de la 15-a jarcento unuiĝis la Regno Kastilio kun la Regno Aragono kaj tial la kastelo perdis gravon, kadukiĝis kaj finfine oni konstruis en la loko la nunan preĝejon de Sankta Mikaelo. Ibdes ne havis senjoron. En 1599 okazis epidemio de pesto.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Ibdes kie oni malaltiĝis el 1 780 loĝantoj en 1950 (post unu jarcento de kresko) ĝis nunaj 388 loĝantoj en 2021.

Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter tipaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo, kvar ermitejoj, kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]