Carenas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carenas
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50212
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 186  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 17′ N, 1° 48′ U (mapo)41.2777659-1.7974802Koordinatoj: 41° 17′ N, 1° 48′ U (mapo) [+]
Alto 653 m [+]
Areo 31,222691 km² ( 312 2.2 691 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Carenas (Provinco Zaragozo)
Carenas (Provinco Zaragozo)
DEC
Carenas
Carenas
Situo de Carenas
Carenas (Hispanio)
Carenas (Hispanio)
DEC
Carenas
Carenas
Situo de Carenas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carenas [+]
vdr

Carenas [kaREnas] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Akvorezervejo La Tranquera kaj fone Ermitejo San Daniel.

Carenas estas municipa teritorio en la centro de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Castejón de las Armas norde kaj la Akvorezervejo La Tranquera sude.

La loĝloko Carenas mem estas je 109 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 653 msm en la Iberia Sistemo, sude de la valo de la rivero Jalón kaj fakte ĉe la rivero Piedra. La loko estas ĉe turisma triangulo formata de la Monaĥejo de Piedra, la Akvorezervejo La Tranquera (ĉe la kunfluejo de la riveroj Piedra kaj Ortiz) kaj la Banlokoj de Alhama de Aragón kaj de Jaraba. La plej proksimaj loĝlokoj estas Castejón de las Armas, Ateca, Alhama de Aragón, Ibdes kaj Nuévalos. La Akvorezervejo La Tranquera estas en la municipa teritorio de Carenas, kunhavante ties komencon kun Nuévalos. Al tiu akvorezervejo oni povas alveni laŭ devojiĝo de la ŝoseo A-1501 en direkto al Alhama/Nuévalos.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis restaĵojn de Neolitiko, Bronzepoko, keltiberoj kaj de romianoj. Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Calatayud. La plej frua dokumento konata kun mencio pri Carenas estas de la jaro 1128, en donaco de Alfonso la 1-a de Aragono al unu de liaj nobeloj, Pere Ramón, pro liaj servoj, kun la literumado ‘Carengena’. En dua dokumento, de 1169, ĝi aperis kiel ‘Carenis’, kaj en tiu la konsilantaro de Calatayud donas kanejon de Carenis al Andrés Iben Fabib (probable judo) kaj samjare, Alfonso la 2-a donis al la lokanoj de Carenis, paŝtejon. En 1174, Andrés Iben Fabib kaj lia edzino María, rajtigas sian filon Domingo eniri kiel monaĥo en la Monaĥejon de Santa María de Juncería, kaj donis kiel doto la kastelon de Carenas. En 1174, Andrés Iben pliiĝis la doton de sia filo Domingo, por la Monaĥejo, pere de bieno de Carenis. En 1119, la abato Jimeno, de la Monaĥejo de Juncería, vendis la heredaĵon kaj la kastelon de Carenis al la abato Gaufrido, de la Monaĥejo de Piedra, kaj la monaĥo Domingo, filo de Andrés Ibn Fabib, translokiĝis al Piedra pli proksime de siaj gepatroj kunportante la doton de Carenas kun ĉiuj ĝiaj havaĵoj. En 1257, Jakobo la 1-a rajtigis Piedra loĝigi kaj konstrui en Carenis. En 1258, la lokanoj de Carenis subskribis en Piedra la loĝĉarton; en tiu dokumento oni postulis de la 30 novaj loĝantoj de Carenas loĝi en la urba kerno por helpi la kreskon de la loko. En 1260, pro kreskomanko, oni subskribis novan loĝĉarton por franc-katalunaj alvenintoj.

En 1508, Fernando la Katolika donas al Carenas la titolon de "villa". Dum la 16-a jarcento funkciis en Carenas la Inkvizicio. En 1627, Carenas ekklopodis por sendependigo disde la Monaĥejo de Piedra; kaj atingis favoran decidon en 1664. En 1674, Carenas estis atakita de 300 homoj el Ibdes kaj Munébrega pro aferoj de gregopasado en Somet; en 1682, la supera instanco decidis favore al Carenas. En tiu epoko estis forno, muelejoj, abelujo, ceramiko, konstrumaterialoj, ŝtonminado ktp.

En Aŭgusto 1834 okazis epidemio de ĥolero, kiu damaĝis la loĝantaron. De 1890 ĝis 1900, la filoksero detruis la vitejojn, kio devigis novan replantadon. En 1899 oni instalis elektron devenan de la fabriko de Nuévalos. En 1917, estis 995 loĝantoj sed okazis rapida descendo, pro elmigrado, post la fino de la verkoj de la Akvorezervejo La Tranquera.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Carenas kie oni malaltiĝis el 1 169 loĝantoj en 1940 ĝis nunaj 182 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monaĥejo de Piedra.

El iamaj elementoj rimarkinde viziteblas la restaĵoj de la malfruromanika preĝejo, la klostro, la kunvenejo, kaj la turo. Krome tre altira estas la natura parko Monasterio de Piedra kreita de Juan Federico Muntadas kiel sinsekvo de akvofaloj, kies kreadon helpas la karsta agado de la kalcia karbonato propra de la rivero Piedra, kiu ĉefe dum sekega sezono akumulas materialon kiu plialtigas la akvofalajn nivelojn. La parko enhavas ankaŭ kelkajn grotojn, malkovritajn de la fondinto de la parko. Inter ĉefaj altiraĵoj estas akvofaloj La Caprichosa kaj Cola de Caballo kaj la nomita Lago Espejo (Spegulo). Estas markitaj padoj kiuj kondukas tra la parko, laŭlonge de ĉirkaŭ 5 km, al ĉiuj interesaĵoj.

Aliaj altiraĵoj estas la preĝejo de Sankta Juliano, la restaĵoj de la kastelo de Somet, la ermitejoj, la urbodomo, la Akvorezervejo La Tranquera, kaj la Salejoj de Nuévalos.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]