Ateca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ateca
municipo en Hispanio • municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 697  (2023) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 20′ N, 1° 48′ U (mapo)41.3308294-1.7929078Koordinatoj: 41° 20′ N, 1° 48′ U (mapo) [+]
Alto 603 m [+]
Areo 84,710526 km² ( 847 1.0 526 ha) [+]
Ateca (Provinco Zaragozo)
Ateca (Provinco Zaragozo)
DEC
Ateca
Ateca
Situo de Ateca
Ateca (Hispanio)
Ateca (Hispanio)
DEC
Ateca
Ateca
Situo de Ateca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ateca [+]
vdr

Ateca [aTEka] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ateca estas municipa teritorio en la centro de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas sude de Moros.

La loĝloko Ateca mem estas je 100 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 647 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Jalón (ĉe la enfluejo de la rivero Manubles) apud Castejón de las Armas kaj je la kvaropa komunikakso (aŭtoŝoseo, ŝoseo, rivero kaj fervojo) okcident-oriente en direkto al Calatayud kun Bubierca kaj Alhama de Aragón okcidente kaj Terrer oriente. La plej proksima loĝloko estas Castejón de las Armas. Norde estas Moros.

Nordokcidente: Alhama de Aragón, Embid de Ariza, Villalengua Norde: Moros Noreste: Cervera de la Cañada, Calatayud
Okcidente: Bubierca Oriente: Terrer
Sudokcidente: Castejón de las Armas Sude: Carenas Sudoriente: Valtorres, Munébrega

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo kaj Horloĝturo.

Ateca estis urbo de keltiberoj kaj tra tiu areo pasis romia ŝoseo. En la tuta areo oni trovis multajn restaĵojn de tre diversaj kulturoj. Dum la islama invado de Iberio, la konkerintoj renomis ĝin per loknomo devena de la araba عتيقة `Atīqa, kiu signifas "antikva".[1]​ Tio sugestas, ke jam tiam oni konsideris ĝin grava el antikvo. De 1018 ĝis 1110 ĝi apartenis al la Tajfo de Zaragozo, escepte mallonga tempo kiam la Tajfo de Calatayud estis sendependa disde la Tajfo de Zaragozo. Je la alveno de la almoravidoj en Iberion en 1110 ĝi iĝis parto de ties dominado ĝis 1120. En la dua duono de la 10-a jarcento, Ateca apartenis al la klano Banu Timlat.

Ateca estis okupata de Cido en 1081; laŭ la Cantar de mio Cid, post fortikigi la monteton Salvasoria, la tri plej gravaj kasteloj en tiu zono — nome Peñalcázar, Ateca kaj Terrer— pagis al li impostadon. Tiu rilato kun la kastilia militsenjoro rezultis en la fakto ke nuntempe Ateca formas parton de la nomita Vojo de Cido[2] dum en Cantar de Mio Cid, aperas tiuj mencioj:[3]

E paso a Alfama, la foz ayuso va,

passó a Bovierca e a Teca, que es adelant,

e sobre Alcocer mío Çid iba posar,

en un otero redondo, fuerte e grand;

açerca corre Salón, agua nol puedent vedar. (vv. 551-555)

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 112o post la batalo de Cutanda.[4] De tiu epoko oni metis en la municipan blazonon kvar fortranĉitajn kapojn de maŭroj; kaj tiukadre la norda loĝloko nomiĝas Moros (Maŭroj). Ateca estus ene de la "Sesma del río Jalón" ene de la nomita Komunumo de Domaroj de Calatayud, kaj neniam apartenis al feŭda senjoro, sed estis regita ĉiam de municipa konsilantaro.

Duum ioma tempo, ĉirkaŭ 1320, la infantino Leonor de Kastilio (1307-1359) loĝis en Ateca ĝis kastilianoj venis repreni ŝin por reveno al Kastilio post la infanto Jakobo de Aragono (1296-1334) mensmalforta, samseksema kaj posta monaĥo abandonis la planon geedziĝi. Meze de la 14-a jarcneto, dum la Milito de la du Petroj (1356-1369) inter Petro la 1-a de Kastilio kaj Petro la 4-a de Aragono, Ateca estis okupaciita de kastiliaj trupoj.[5]

Iama kastelo nun nomita Fuorto de Pafilistoj.

Post la Milito de Hispana Sendependigo, en Ateca formiĝis tendenco favore al la absolutismema reĝo Fernando la 7-a. Pro kio, en 1823, pro la murdo de monarkiisto en Madrido, la municipa konsilantaro de Ateca decidis enprizonigi ĉiujn liberalulojn de la loko (ĉirkaŭ dekon). Tuj poste, la 8an de decembro, la lokaj monarkiistoj murdis junan liberalulon, kio povis eĉ akriĝi sen la interveno de la lokaj monaĥoj kapucenoj de Sankta Marteno de Ateca. La Unua Karlisma Milito sentiĝis en la zono per oftaj bataletoj. Ekzemplo estis atako de la 12an de decembro 1835 fare de la generaloj Ramón Cabrera, Quílez kaj Serrador al armeo kiu estis iranta al Calatayud, kiu estis disigita kaj damaĝita. En tiu epoko oni rekonstruis la iaman mezepokan kastelon kiu iĝis la nun nomita Fuorto de Pafilistoj. Estis fervoja stacio ekde la 25an de majo 1863 kiam oni malfermis la sektoron Medinaceli-Zaragoza.

Preĝejo de Sankta Maria.

Dum la Hispana Enlanda Milito 21 lokanoj estis mortpafitaj dum la unuaj etapoj de la milito inter aŭgusto kaj decembro 1936.[6]​ Inter la murditoj estis la sekretario de la municipo kaj la urbestro. Fifama loko de ekzekutoj estis ravino Bartolina, mezvoje inter Terrer kaj Calatayud.[6] Krome, ekde 1937 eksistis kelkaj militprizonoj de respublikanoj en la loko, kaj almenaŭ inter marto kaj junio 1939 (post la militfino) estis frankisma koncentrejo en la ĉirkaŭoj.[7]

En 1991 oni malfermis la aŭtovojon kiu iras iomete sude de la loĝloko, el kiu oni eligis la trafikon de la nacia ŝoseo kiu ĝis tiam trairis la urban kernon, rezulte en pli da komforto sed malplia enspezaro. En marto 2003 oni malfermis la linion de grandrapida trajno. La 18an de julio 2022, okazis arbara incendio kiu bruligis preskaŭ la tutan municipan teritorion, etende al la limaj municipoj, kiel Moros; ĝi estis okazigita akcidente de laboroj fare de entreprenoj Land Life Company kiu estis farante rearbarigon de 200 ha, sed kiu rezultis en bruligo de 14 000 ha.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Ateca kie oni malaltiĝis el 3 369 de 1950 ĝis nunaj 1 729 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Sonorilturo (almohada malsupre, mudeĥara supra).

La komercaj kaj servaj ebloj de la loko iom malpliiĝas pro la proksimeco de Calatayud, kaj laŭlonge de la tempopaso ĝia influareo perdis gravon. En la 19-a jarcento la loko havis multajn vendejojn kaj en 1842 oni rajtisi ĝian ĉiujaran foiron. Historie Ateca ĉiam estis grava centro de ceramiko. En la aktualo, la ĉefa industria aktiveco estas la fabrikado de ĉokolado. La du ĉefaj entreprenoj nome Valor kaj Hueso estas tre konataj varmarkoj en la tuta lando, el kiuj la unua estis fondita en 1862 kaj distribuas popularajn ĉokoladbastonetojn Huesitos (ostetoj). Krome en la loko estas ankaŭ industria pri ligno, nome fabriko de mebloj.

La agrikulturo plue ludas gravan rolon en Ateca, ĉar la valo de Jalón estas unu de la ĉefaj fruktoproduktaj zonoj de Iberio. Elstaras la produktado de pomoj kaj vinberoj kun protektita devennomo. Krome ege gravas la vinproduktado.

Krom aliaj servoj, lastatempe gravas natura, kultura kaj rura turismo. Inter altiraĵoj menciendas la preĝejo de Sankta Maria kun rimarkinda mudeĥara sonorilturo, kies malsupra parto estas almohada minareto; krome estas gotika Kristo kaj orgeno de la fino de la 18-a jarcento; la preĝejo de Sankta Francisko estis parto de konvento de kapucenoj; estas ses ermitejoj kaj krucmonumentoj; aliaj interesaj monumentoj estas la Horloĝturo, la domego de Cejador kaj la urbodomo de la 17-a jarcento; estas restaĵoj de tri iamaj kasteloj el kiuj nun estas nur arkeologiaj restaĵoj, krom la fuorto; de la urba murego restis la Arko de Sankta Mikaelo; estas restaĵoj de irigacio de araboj kaj neĝujo; estas naturaj lokoj ĉefe ĉe la riveroj (Reto Natura 2000.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Martínez García, Francisco J (2015). «Ateca, desde sus orígenes hasta el año 1500». Cuadernos de Aragón (Calatayud: Institución «Fernando el Católico»). Konsultita la 17an de Oktobro 2016. p. 48.
  2. «Ateca». Camino del Cid. Burgos: Consorcio Camino del Cid. Konsultita la 17an de Oktobro 2016.
  3. «Bubierca». En www.caminodelcid.org. Konsultita la 18an de Aprilo 2017.
  4. Martínez García, 2015, p. 89.
  5. Martínez García, 2015.
  6. 6,0 6,1 Aragón, Gobierno de. «Memoria oral: Sánchez Moreno, Benjamín. Ejecución de 19 atecanos en el barranco de la Bartolina de Calayatud.». dara.aragon.es. Konsultita la 12an de majo 2021.
  7. Hernández de Miguel, Carlos (2019). Los campos de concentración de Franco. Penguin Random House. ISBN 9788466665452. Konsultita la 9an de junio 2021 en GoogleBooks.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]