Saltu al enhavo

Ida Wells

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ida Wells
civilrajta kaj virina aktivistino
civilrajta kaj virina aktivistino
Persona informo
Naskonomo Ida Bell Wells
Aliaj nomoj Iola
Naskiĝo 16-a de julio 1862
en Holly Springs (Misisipio), Misisipio, Usono
Morto 25-a de marto 1931
en Ĉikago, Ilinojo, Usono
Mortokialo uremio Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Oak Woods Cemetery 41° 46′ 13″ Nordo 87° 36′ 10″ Okcidento / 41.770303 °N, 87.602669 °U / 41.770303; -87.602669 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Fisk (1883–)
Rust College (en) Traduki (1883–)
LeMoyne–Owen College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Ida Wells
Familio
Edz(in)o Ferdinand Lee Barnett (1895–1931) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Alfreda Duster (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĵurnalisto
verkisto
homrajta aktivulo
sufrageto
sociologo
newspaperperson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ida B. WELLS, konata kiel Ida B. Wells-Barnett (16-an de julio, 1862, Holly Springs (Mississippi) - 25-an de marto, 1931) estis afrikdevena usonano, civilrajta, virina aktivistino. Ŝi dokumentis centojn da linĉado.

Ŝi naskiĝis kiel filino de James Wells kaj Elizabeth "Lizzie Bell" Warrenton Wells, kiuj ambaŭ estis slavoj ĝis fino de la Usona Enlanda Milito.

Wells akiris publikan konatecon, kiam en Memphis en 1884 gvidis kampanjon kontraŭ la rasa apartigo sur la loka fervojo. Wells rifuzis transdoni sian sidejon (71 jarojn antaŭ Rosa Parks), sed oni perforte forigis ŝin el la fervojo. Ŝi poste agadis en diversaj feminismaj organizoj.

Ŝi publikigis en 1892 faman broŝuron Southern Horrors: Lynch Law in All Its Phases. Tiu kaj alia A Red Record (1895) dokumentis ŝiajn esplorojn pri kaj kontraŭ la linĉado. En 1892, Wells prelegis pri linĉado en Britio.

Post ŝia retiriĝo, ŝi verkis la membiografion Crusade for Justice (1928). Si mortis pro uremio en Ĉikago.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]