Ignác Ödön Udvardy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignác Ödön Udvardy
Persona informo
Naskonomo Udvardy Ignác
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1877 (1877-08-08)
en Zalaegerszeg
Morto 1-an de aprilo 1961 (1961-04-01) (83-jaraĝa)
en Zalaegerszeg
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo litografisto • pentristo
vdr

Ignác Ödön Udvardy [udvardi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Udvardy Ignác Ödön estis hungara pentristo, instruisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis Udvardi kaj básthi [bAŝti], lia patro estis Ignác Udvardy (instruisto).

Ignác Ödön Udvardy [1] naskiĝis la 8-an de majo 1877 en Zalaegerszeg, li mortis la 1-an de aprilo 1961 en Zalaegerszeg.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ignác Ödön Udvardy frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, poste li abiturientis en piarista gimnazio en Nagykanizsa. Li akiris diplomon en Reĝa Modela Desegna Lernejo en 1901. Liaj plej gravaj instruistoj estis Bertalan Székely, Róbert Nádler kaj Ede Balló. Post siaj studoj li ekinstruis en gimnazio en Nagyvárad. Dum la Hungara Sovetrespubliko li aliĝis al la komunistoj kaj li estis muzeestro. Post monatoj la urbo rumaniĝis kaj la rumanaj instancoj emeritigis lin. En 1922 li studvojaĝis al Germanio, en la sekva jaro al Italio. En 1924 li aliĝis al Artistkolonio de Baia Mare. En 1941 li translokiĝis al Budapeŝto, post 3 jaroj al sia naskiĝurbo.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A Balaton Tihanynál
  • Csendélet rózsákkal
  • Fák, templom
  • Firenzei városkép
  • Mezei munka

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • A természetes díszítő eljárás (1910)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-14. Alirita 2018-09-14.