Igor Galajĉuk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Igor Galajĉuk
Halaichuk-Ihor-Yosyfovych-15030052.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 15-an de julio 1956 (1956-07-15) (62-jara)
en Ternopilo
Ŝtataneco Ukrainio
Alma mater Faculty of Medicine of Ternopil State Medical University
Profesio esperantisto
Lingvoj Esperanto
v  d  r
Information icon.svg

Igor GALAJĈUK (naskiĝis en 1956 apud Ternopilo) – kirurgo-kancerologo, doktoro de medicino kaj esperantisto. En 1979 I. Galajĉuk finis la Ternopilan Ŝtatan Medicinan Instituton (nun – Horbaĉevskij Ternopila Medicina Universitato), de tiu tempo lia scienca, kurac-praktika kaj socia agado estas ligita kun Ternopilo.

Scienca agado[redakti | redakti fonton]

  • 1990 - defendis disertacion por scienca grado Kandidato de Medicino.
  • 2005 - Doktoro de Medicino.
  • de 1985 - partoprenanto de multaj internaciaj sciencaj konferencoj de kancerologio kaj kancer-kirurgio.

Esperanto-agado[redakti | redakti fonton]

  • 1979 - esperantistiĝo.
  • 1980-1983 - la unua prezidanto de la Ternopila urba Esperanto-societo "Amikeco".
  • 1989 - kunfondinto de Ukrainia Esperanto-Asocio.
  • 1992 - partoprenanto de 77-a UK 1992, Vieno.
  • 1995 - ĉeforganizanto de la 10-a Internacia E-konferenco de medicinistoj, Ternopilo, Ukrainio.
  • 1996 - Ŝinoda-premio (Universala Medicinista Esperanto-Asocio).
  • 1996 - Premio Pirlot (Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino).
  • De 2006 - prezidanto de Ternopila EK "Spinosfloro".
  • 2007 - ĉeforganizanto de scienca konferenco omaĝe al Miĥajlo Jurkiv – aŭtoro de la plej unua E-lernolibro por ukrainoj, Ternopilo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]