Igor Ivanoviĉ SEĈIN (ruseИгорь Иванович Сечин; naskiĝis la 7-an de septembro1960) estas rusa oligarko kaj registara funkciulo, konsiderata proksima aliancano kaj "de facto deputito" de Vladimir Putin.[1] Seĉin estas ofte priskribata kiel unu el la plej konservativaj konsilistoj de Putin kaj la estro de la Kremlina frakcio de "Siloviki", lobio kiu arigas iamajn sekurecservajn agentojn.[2][3][4] (Aliaj siloviki proksimaj al Seĉin estas Nikolaj Patruŝev, Aleksander Bortnikov kaj Viktor Ivanov.[4] Ĝis la 21a de Majo 2012, li servis kiel Deputita Ĉefministro de Rusio en la kabineto de Vladimir Putin,[5][6] kaj li estas nuntempe Plenumdirektoro, Prezidento kaj Proparolanto de Rosneft, Rusia ŝtata naftokompanio.[7] Lia kromnomo estas Darth Vader.[8][9]