Ildikó Móger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ildikó Móger
Ildikó Móger
Ildikó Móger
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1954 (1954-08-12)
en Budapeŝto
Morto 1-an de januaro 2021 (2021-01-01) (66-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Dancarta Altlernejo
Familio
Edz(in)o Zoltán Huszárik
Okupo
Okupo dancisto • koreografo
vdr

Ildikó Móger, laŭ hungarlingve kutima nomordo Móger Ildikó estis hungara dancisto, koreografo, altlerneja instruisto. Ŝia patro estis János Móger, ŝia edzo estis Zoltán Huszárik.

Ildikó Móger[1][2] naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1954 en Budapeŝto, ŝi mortis la 1-an de januaro 2021.

Ildikó Móger (dekstre)

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ildikó Móger devenis el varia hungara-bulgara familio. Ŝi akiris dancistan diplomon en Hungara Dancarta Altlernejo en 1974, poste ŝi studis en simila somera akademio en Kolonjo ĝis 1979. Inter 1974-1977 ŝi estis baletisto de Nacia Teatro (Pécs), poste ŝi estis koreografo en jam ne ekzistanta teatrejo en Budapeŝto ĝis 1984. Ŝi ankaŭ instruis en la Filma kaj Teatra Altlernejo inter 1977–1992, intertempe en 1980 ŝi akiris dancpedagogian diplomon en la Dancarta Altlernejo, en 1983 plian diplomon en Parizo. En la sekvaj jaroj ŝi laboris en pluraj teatroj, en televido, fine ekde 2008 ŝi estis estro de la hungara kulturcentro en Sofio. Ŝi edziniĝis en 1975, vidviniĝis en 1981, intertempe ŝi naskis filinon.

Ŝiaj dancaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj koreografiaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]