Ilia Sumilfia Dewi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ilia Sumilfia Dewi (naskiĝis la 11-an de marto 1978 en Ĝakarto) estas indonezia esperantistino. Ŝi komencis koni Esperanton en 2009 pere de mallonga enkonduko de Esperanto fare de esperantistino el Belgio, Heidi Goes. Poste kun siaj geamikoj kiuj jam antaŭe kune lernis Esperanton, ŝi starigis Esperanto-grupon por kune lerni Esperanto en magazeno de Ĝakarto. La grupo aktivis ĝis oktobro 2010, kiam baze de ĝi fondiĝis la Ĝakarta Esperanto-klubo “Esperiga Suno”. Tiu societo estis la unua Esperanto-klubo dum la nova Esperanto-movado en Indonezio. En decembro 2010, ŝi estis la unua indoneziano kiu ricevis ŝancon partopreni Esperantistan eventon eksterlande: temis pri la 28-a Komuna Seminario inter 4 landoj, Vjetnamio, Ĉinio, Japanio kaj Koreio en Hanojo, Vjetnamio. Poste en somero 2011 ŝi havis eblecon reprezenti Indonezion unuafoje en la 95-a Universala Kongreso en Kopenhago, Danio. Dum tiu vojaĝo al Eŭropo, ŝi ankaŭ partoprenis kelkajn aliajn esperantistajn eventojn kiel la Someran Esperanto-Studadon en Slovakio, Kristana Esperanto-kongreson en Ĉeĥio kaj la tiujaran 78-an Italan Esperanto-Kongreson en Torino, Italio.

Pere de siaj spertoj kaj partoprenoj en diversaj Esperanto-aranĝoj, ŝi motiviĝis pli forte labori en la Esperanto-movado de Indonezio kaj pli aktivis diskonigi Esperanton al diversaj komunumoj. En 2013, ŝi estis la prezidanto de la organiza komitato por la 1-a Indonezia Esperanto-Kongreso kiu okazis en Bogor kaj tiam fariĝis la prezidanto de la tie fondita Indonezia Esperanto-Asocio (IEA) dum la periodo de 2013-2016. En la komenco de 2015, ŝi plenumis la inviton de Aŭstralia Esperanto-Asocio por partopreni la Aŭstralian Esperanto-kongreson en Melburno. Poste en 2016, nome de IEA, ŝi kunlaboris kun la Aŭstralia kaj Novzelanda Esperanto-Asocioj kaj en la urbo Bandung okazigis la Trilandan Esperanto-Kongreson kiu ankaŭ estis subtenanta de la urba Esperanto-klubo kaj la urba Azia-Afrika muzeo. Nuntempe, krom kontribui kiel gvidanto de la Ĝakarta Esperanto-klubo, ŝi daŭre aktivas kiel prezidanto en la transira estraro de Indonezia Esperanto-Asocio ĝis ne difinita tempo.

Fonto[redakti | redakti fonton]