Ilja Uljanov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ilja Nikolajeviĉ Uljanov)
Jump to navigation Jump to search
Ilja Uljanov
I N Ulyanov.jpg
Personaj informoj
Naskonomo Илья Николаевич Ульянин
Naskiĝo 14-an de julio 1831 (1831-07-14)
en Astraĥan, Astrakhan Governorate, Flag of Russia.svg Rusia Imperio
Morto 12-an de januaro 1886 (1886-01-12) (54-jara)
en Uljanovsk, Simbirska gubernio, Flag of the Russian Empire (black-yellow-white).svg Rusia Imperio
Kaŭzo de morto cerba sangado
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Ŝtata Universitato de Kazano
Profesio pedagogo
Lingvoj rusa lingvo
Familianoj
Edz(in)o

Marija Aleksandrovna Blank

Infanoj Vladimiro Lenino, Maria Ilyinichna Ulyanova, Aleksandr Ulyanov, Dmitry Ilyich Ulyanov, Olga Ulyanova, Anna Ulyanova
v  d  r
Information icon.svg

Ilja Nikolajeviĉ Uljanov (Илья Николаевич Ульянов) (1831-1886) estas rusia pedagogo, klerigisto, patro de Lenin

En 1855-69 Ilja Uljanov instruis matematikon en Penza nobelula instituto, en Niĵegoroda gimnazio kaj fraŭlina lernejo. Ekde 1869 li estas inspektoro kaj de 1874 ĝis sia morto li estas direktoro de popolaj lernejoj de Simbirska gubernio.

Entute dum la kleriga agado de Ilja Uljanov estis malfermitaj 450 lernejoj por rusoj kaj 89 por nerusaj infanoj (tataraj, mordvaj, ĉuvaŝaj), pli ol 400 bibliotekoj, estis konstruitaj pli ol 200 lernejaj konstruaĵoj.

La pedagogia koncepto de Ilja Uljanov formiĝis sub la influo de vidpunktoj de rusiaj verkistoj-demokratoj kaj sub tiu de la elstara rusa pedagogo Konstantin Uŝinskij. Li estis subtenanto de plurflanka klerigado, egala por ambaŭ seksoj, por rusoj kaj aliaj popoloj. Li opiniis ke la lernado devas okazi en gepatra lingvo.