Ilona Dobos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilona Dobos
Persona informo
Naskiĝo 7-an de majo 1922 (1922-05-07)
en Vinohradiv
Morto 2-an de julio 1993 (1993-07-02) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Okupo
Okupo etnografo
vdr

Ilona Dobos [doboŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Dobos Ilona estis hungara etnografo, folkloristo, muzeologo. Ŝia geedziĝa nomo (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) estis Sándor Andrásné [ŝAndor andrAŝnE] aŭ S. Dobos Ilona.

Ilona Dobos[1] naskiĝis la  7-an de majo 1922(nun 1922-05-07) en Vinohradiv (Ĉeĥoslovakio, nun en Ukrainio), ŝi mortis la 2-an de julio 1993 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ilona Dobos apartenis al la hungara minoritato de Ĉeĥoslovakio. Ŝi maturiĝis en komerca mezlernejo en ĝuste tiam hungara urbo Munkács en 1940, poste ŝi faris plurajn administraciajn laborojn en Budapeŝto. Inter 1951–1954 ŝi studis en Scienca Universitato Loránd Eötvös, krome ŝi estis muzeologo en Sztálinváros inter 1951-1957, kie ŝi verkis historion de la nova urbo. Ŝi revenis al Budapeŝto en 1957, kie ŝi estis muzeologo 2 jardekojn en la etnografia muzeo. En tiu periodo ŝi akiris pedagogian diplomon en 1964, ŝi doktoriĝis en la universitato (1968), eĉ ŝi kandidatiĝis en 1977 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Dum sia aktiva periodo ŝi kolektis pli ol kvin mil popolajn fabelojn kaj pli ol cent legendojn. Ŝi edziniĝis kaj naskis 2 gefilojn en 1948 kaj 1952; ŝi divorcis en 1966. Li ricevis premiojn inter 1948-1998.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az októberi forradalom pentelei katonája. (1955)
  • Szegény ember vízzel főz. (1958)
  • Egy somogyi parasztcsalád meséi. (1962)
  • Tarcal története a néphagyományban. (ankaŭ disertaĵo, 1967)
  • Tarcal története a szóhagyományban. (monografio kaj parte disertaĵo, 1971)
  • Történeti mondáink legkorábbi rétege. Tarcal története a szóhagyományban. (disertaĵo, 1974)
  • Paraszti szájhagyomány, városi szóbeliség. (1986)
  • A remete és a próféta vándorútja egy héber mondától a magyar népmeséig. (1992)
  • Egy öreg muzsikus emlékei. (2000)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]