Ilona Novák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilona Novák
Busto pri Ilona Novák
Busto pri Ilona Novák
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1925 (1925-05-16)
en Budapeŝto
Morto 14-an de marto 2019 (2019-03-14) (93-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Éva Novák
Okupo
Okupo naĝisto • sporta trejnisto
vdr

Ilona Novák, laŭ hungarlingve kutima nomordo Novák Ilona estis hungara naĝisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto, postenulo en la akvasporta vivo. Ŝia fratino estis Éva Novák, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Popper Imréné.

Ilona Novák[1][2] naskiĝis la 16-an de majo 1925 en Budapeŝto, ŝi mortis la 14-an de marto 2019 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ilona Novák akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1963. Ŝi ricevis premiojn inter 1949-1992.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Ilona Novák inter 1938-1956 estis naĝisto en pluraj ĉefurbaj sportkluboj. Ŝi estis hungara ĉampiono 35-foje (el tio individue 28-foje), dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo inter 1941-1954. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1948 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kun ora medalo en 1952, krome ŝi faris 20 hungarajn rekordojn. Ŝi faris dufoje mondrekordojn teame en 1950 kaj 1952. Depost fino de la aktiva sporto ŝi estis trejnisto kaj havis postenojn en la akvasporta vivo enlande kaj eksterlande.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]