Imre Csaby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Csaby
Imre Csaby
Imre Csaby
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1833 (1833-11-10)
en Szabadhídvég
Morto 23-an de septembro 1914 (1914-09-23) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro • reĝisoro • teatrestro
vdr

Imre Csaby [ĉabi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csaby Imre estis hungara aktoro, teatrestro.

Imre Csaby[1] naskiĝis la 10-an de novembro 1833 en Városhidvég, li mortis la 23-an de septembro 1914 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Csaby lernis en piarista lernejo en Veszprém (urbo), poste li aktoriĝis en Hódmezővásárhely en 1856. Li apartenis al pluraj migraj teatraj trupoj (ekzemple sub estreco de István Reszler (1861–1863), Gusztáv Hubay (1867), Jusztin Kocsisovszky (1869), Károly Mosonyi (1870, 1883–1888), Andor Sztupa (1878)), inter 1890–1900 li estis korusano en Nacia Teatro (Budapeŝto). Intertempe li estis teatrestro (ofte kun fiaskoj) en Szentes 1864, 1868, Pápa 1870, Tata 1872, Zombor 1873, Zenta 1874, Gyula 1875, Mindszent 1876, Nagyszombat 1879, Lippa 1880, 1882, Győr 1883, Cegléd 1885. Li pensiuliĝis en 1900. Li edziĝis dufoje pro vidviĝo, la unua naskis filinon.

Liaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Anicet-Bourgeois: Az ördög és a párizsi vak nő - grafo Saint Germaine

Liaj teatraj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A talált gyöngy (teatraĵo prezentita plurfoje, 1861)
  • Vén czimbalmos (teatraĵo prezentita plurfoje)
  • Titkolt szerelem kaj Solymosvár tündére (restis en manuskriptoj)

Aktoroj apartenantaj al kompanio de Csaby[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]