Imre Festetics
Imre Festetics | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de decembro 1764 en Simaság |
Morto | 1-an de aprilo 1847 (82-jaraĝa) en Kőszeg |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Pál Festetics (departementestro) |
Frat(in)oj | György Festetics kaj Julianna Festetics |
Infano | Miklós Festetics |
Okupo | |
Okupo | genetikisto aristokrato |
Grafo Imre Festetics [feŝtetiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Festetics Imre estis hungara genetikisto, ĉambelano, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis tolnai, lia familia nomvarianto estis Festetich [sama prononco]. Lia patro estis Pál Festetics (departementestro), liaj fratoj estis György Festetics (agronomo) kaj Julianna Festetics.
Imre Festetics[1] naskiĝis la 2-an de decembro 1764 en Simaság, li mortis la 1-an de aprilo 1847 en Kőszeg.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Imre Festetics estis edukita hejme, en la aĝo de 18 li soldatiĝis. Li batalis kontraŭ la turkoj kiel kapitano, post 8 jaroj li forlasis la armeon pro vundiĝo. En 1791 li edziĝis, baldaŭ li havis 3 gefilojn. En 1812 li denove edziĝis, pli frue li heredis bienon kaj li okupiĝis ĉefe pri bredado. Ekde 1803 li bredis ŝafojn. Post 15 jaroj liaj ŝafoj estis la plej bonaj en la regiono. Li verkis artikolon pri tio ("Genetikaj leĝoj de la naturo", kie li uzis la esprimon genetiko por la unua fojo) kaj poste li fondis societon pri ŝafobredistoj. En 1818 li aranĝis ekspozicion pri bredado en Kőszegpaty. Li apartenis al bredista rondo en Moravio, kiu estis centro de ŝafobredantoj de Habsburga Imperio.
Lia ĉefkontribuo
[redakti | redakti fonton]- "Über Inzucht" (1819)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva teksto kun foto Arkivigite je 2019-12-15 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-12-15. Alirita 2019-12-15 .