Pál Festetics (departementestro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Festetics
Pál Festetics
Pál Festetics
Persona informo
Naskiĝo la  7-an de decembro 1722(nun 1722-12-07)
en Hungario Ság (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 7-an de aprilo 1782
en Hungario Pozsony (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Lepsiko
Familio
Patro Kristóf Festetics
Patrino Judit Szegedy de Mezö-Szeged
Infanoj Julianna FesteticsGyörgy FesteticsImre Festetics • Erzsébet, Gräfin Festetics de Tolna
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Grafo Pál Festetics [feŝtetiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Festetics Pál estis hungara bienulo, departementestro, sekreta konsilisto, subĉambelestro. Lia nobela antaŭnomo estis tolnai. Li estis patro interalie de Julianna Festetics, György Festetics (agronomo), Imre Festetics.

Pál Festetics[1] naskiĝis la 7-an de decembro 1722 en Ság (Hungara reĝlando), li mortis la 7-an de aprilo 1782 en Pozsony (Hungara reĝlando). (La fontoj mencias malsamajn datenojn!)

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Festetics studis en Jezuita Universitato de Nagyszombat, Vieno kaj Lepsiko. En la lasta urbo lia plej grava instruisto estis Johann Christoph Gottsched. Post siaj studoj li eklaboris en juĝejo de Kőszeg, inter 1748-1756 li estis vicdepartementestro de Sopron (reĝa departemento). En 1751 li estis ankaŭ parlamenta deputito, en la sama jaro li edziĝis. Lia edzino naskis naŭfoje. Ekde 1756 li laboris en la imperia administracio en Vieno. Post 2 jaroj li ricevis la rangon konsilisto. En 1772 li grafiĝis. Post 5 jaroj li estis nomumita ĉefdepartementestro de Baranya (reĝa departemento).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]