Simaság
| Simaság | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| vilaĝo en Hungario | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 9633 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 508 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 50 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 47° 25′ N, 16° 51′ O (mapo)47.41666716.85Koordinatoj: 47° 25′ N, 16° 51′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 10,13 km² (1 013 ha) [+] | ||
| Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Simaság [ŝimaŝag] estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Sárvár. La loknomo hungare estas: Simono (en misa formo).

Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas laŭ la ĉefvojo Sopron-Balatono, krome estas flankovojo al Csepreg.
Historio
[redakti | redakti fonton]Felsőság menciiĝis unuafoje en 1265 en latina formo villa Schag; baldaŭe Simaháza menciiĝis en 1357, poste en formoj Pecsenyesütőság (1378), Kenyérsütőság (1597), Kis-Nemesság, baldaŭe Ság. La preĝejo menciiĝis en 1338. Departementa kunsido okazis en la vilaĝo en 1458. En 1928 ĝis tiam memstaraj vilaĝoj Simaság kaj Felsőság unuiĝis.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo havas mezepokan katolikan Preĝejon Mario Magdaleno. Alia vizitindaĵo estas Kastelo de Simaság de Festetics [feŝtetiĉ].
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En la iama Ság naskiĝis Pál Festetics (departementestro), mecenato György Festetics (agronomo) kaj Imre Festetics.
- En la iama Felsőság naskiĝis pentristo Sándor Kozina.
- En apudaĵo de Simaság naskiĝis politikisto Dezső Sulyok.




