Kastelo de Simaság

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Simaság (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Festetics [feŝtetiĉ]) estas historia monumento, nun psikiatriejo en Hungario, en vilaĝo Simaság.

Vido al la kastelo en Simaság
Aerfoto pri la kastelo en Simaság

Historio[redakti | redakti fonton]

Familio Festetics konstruis ĉi tie barokan kastelon en la 18-a jarcento. En 1755 en la kastelo naskiĝis György Festetics (agronomo). Baldaŭ estis konstruitaj la aloj, samtempe la konstruaĵo iom klasikismiĝis. Depost la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis la kastelon. Ekde 1956 en la kastelo speciala hospitalo funkciis. Nuntempe ĝi estas psikiatriejo.

La parko kaj kastelo en Simaság

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa konstruaĵo situas en parko laŭ la ĉefvojo. La kastelo formas U-majusklon, sed la aloj estas teretaĝaj. En mezo de la fasado plej supre timpanoj estas videblaj ambaŭflanke. Interne la ĉefĉambro estas ornamita per kolonoj.

Parko[redakti | redakti fonton]

Granda parko apartenas al la kestelo, sed la fontoj ne priskribas la parkon.

Enirejo de la kastelo en Simaság

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.