Imre Göcsei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Imre Göcsei
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1915 (1915-04-06)
Morto 1-an de aŭgusto 2009 (2009-08-01) (94-jara)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo geografo
Information icon.svg
vdr

Imre Göcsei [goĉei], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Göcsei Imre estis hungara geografo, instruisto.

Imre Göcsei[1] naskiĝis la 6-an de aprilo 1915 en Gyóró, li mortis la 1-an de aŭgusto 2009 en Győr.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Göcsei maturiĝis en pedagogia mezlernejo en Pápa en 1936, poste li akiris pedagogian diplomon en altlernejo en Szeged en 1940, pli poste li estis asistanto du jarojn samloke. Vespere dum la menciitaj du jaroj li studis en la universitata kolegio kaj li akiris plian diplomon, eĉ li doktoriĝis en 1943. Li estis soldato (1943–1945), en la sekva jaro li estis militkaptito. Hejmenveninta li instruis, iom poste li estis ministeria inspektoro. Inter 1956-1976 li instruis en gimnazio en Győr, poste li pensiuliĝis, intertempe en 1975 li kandidatiĝis. Li ricevis premiojn aŭ memormedalojn inter 1973-2003. Li havis edzinon ekde 1945, kiu naskis 2 filinojn.

Liaj disertaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kapuvári-Rábaköz földrajza (1943)
  • A Szigetköz természetföldrajza (1974; 1979)

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Útmutató a tanítóképzők földrajzi szakkörei számára (1952)
  • A földrajztanítás módszere az általános iskola alsó tagozatában. A tanítóképzők III. osztálya számára. (1953)
  • Pannonhalmi-dombság vagy Sokoró? (1957)
  • Győr ipari dolgozóinak inga-vándorforgalma (1966)
  • Kézikönyv a gimnáziumok földrajztanításához. Udvarhelyi Károllyal (1967)
  • A szigetközi Kőszegi-tó és keletkezése (1970)
  • Földrajztanításunk története. Az alsó- és középfokú földrajztanítás története Magyarországon. (kunaŭtoro, 1973)
  • A Szigetköz természetföldrajza (1979)
  • A Rábaköz térszerkezete (kunaŭtoro, 1988)
  • Győr- Sopron megye földrajza (1990)
  • A felfedezéstörténet felhasználása a földrajzoktatásban. – Az Indiába vezető tengeri út felfedezése. (1997)
  • A szögesdrót mögött. Egy hadifogoly naplója. (memuaro pri 1945, 2001)
  • Sorsfordulók. Visszaemlékezések. (memuaro, 2007)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]