Imre Gombos
Imre Gombos | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 6-an de julio 1791 en Sajólád | ||||
Morto | 12-an de januaro 1840 (48-jaraĝa) en Vieno | ||||
Lingvoj | hungara • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto advokato tradukisto vd | ||||
Laborkampo | Translating activity (en) , traduko el la angla, traduko al la angla, tradukoj el la hungara kaj tradukoj al la hungara vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Imre Gombos [gomboŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gombos Imre estis hungara juristo, dramisto, ĉambelano, membro (honora en 1835) de Hungara Scienca Akademio. Lia nobela antaŭnomo estis gombosfalvi.
Imre Gombos [1] naskiĝis la 6-an de julio 1791 en Sajólád. Li mortis la 12-an de januaro 1840 en Vieno.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Imre Gombos akiris juran diplomon en 1810 en Pest (urbo). Komence li ricevis diversajn jurajn taskojn en Supra Hungarujo, baldaŭe li ricevis postenon en kortumo de Habsburgoj. En la 1810-aj jaroj li estis sekretario en la hungara reĝa ĉambelo, poste li ricevis pli altajn postenojn samloke. Ekde 1830 li partoprenis en laboro de la juĝejo en urbo Pest. Li ricevis postenon ankaŭ en la departementa administrado en Heves (historia departemento).
Elektitaj verxoj
[redakti | redakti fonton]- Bavariai Albert (1812) - tragedio
- Az esküvés (1817) - tragedio; plurfoje prezentita, ekzemple en Nacia Teatro (Budapeŝto) en 1881
- Beszédek (1837)