Imre Haynal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

HAYNAL Imre, (hajnal) vitéz Váradi estis hungara kuracisto pri internaj malsanoj, universitata profesoro, ano de la Hungara Scienca Akademio, laŭreato de Kossuth-premio naskita en Beszterce la 12-a de novembro 1882 kaj mortinta en Budapest la 3-an de februaro 1979.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Haynal siajn medicinajn studojn faris en Koloĵvaro, kie li havigis diplomon en 1915. Dum la unua mondmilito li servis kiel soldatkuracisto en la rusa, itala kaj albana batalkampoj. En la batalo de Isonzo li vundiĝis. Inter 1919 kaj 1920 li laboris en la instituto de patologio numero 1-a en Budapeŝto. Ekde 1920 ĝis 1934 li estis praktikanto, asistanto, adjunkto en la kliniko pri internaj malsanoj numero 2-a. En 1927 li pasigis studtempon en la kuracila instituto de Vieno, en 1927-28 en la radiologia instituto de Londono. En 1931 li ricevis privatprofesoran, en 1938 eksterordinaran profesoran kvalifikojn. Inter 1934-1940 li gvidis la internan sekcion de la Malsanulejo Szent László, ekde 1940 de la Malsanulejo Rókus en Budapeŝto. Inter 1940 kaj 1945 li estis direktoro de kliniko pri la internaj malsanoj de la Universitato de Koloĵvaro kaj estis ordinara profesoro de la internaj kuracadoj. En 1944-45 li estis dekano. Inter 1946-1958 li estis direktoro de internkuracada kliniko numero 2-a de Budapeŝto. Li estis laŭreato de memormedalo Frigyes Korányi (1943).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Paroxysmal tachycardia. Pathogenesis and treatment of the supraventricular form. (kun Jenő Matsch, Bp., 1968).

Fonto[redakti | redakti fonton]