Frigyes Korányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Barono Frigyes Korányi [fridjeŝ korAnji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Korányi Frigyes estis hungara kuracisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1884). Lia filo Sándor Korányi estis same kuracisto.

Frigyes Korányi [1] naskiĝis kiel Kornfeld Frigyes la 10-an de decembro 1828 en Nagykálló. Li mortis la 19-an de majo 1913 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Frigyes Korányi devenis el juda familio. Li komencis frekventi universitaton en Pest (urbo), kiun li interrompis pro la liberecbatalo en 1848-1849 (li estis soldata kuracisto). Li diplomiĝis en 1852, poste li komencis sian kuracistan karieron en sia naskiĝurbo, ĉar pro la partopreno en la liberecbatalo li ekziliĝis tien. Baldaŭe li studvojaĝis al eksterlando. En 1859 li estis unu el la fondintoj de la loka hospitalo. Post 2 jaroj li ekhavis la postenon departementeja ĉefkuracisto. En 1861 la plena kuracista stabo abdikis, ĉar la Habsburgoj ne akceptis la konstitucion. En 1864 li ricevis amnestion, tial li eklaboris kaj ekinstruis en urbo Pest. En 1865 li estis ĉefkuracisto en Malsanulejo Rókus. En 1878 nova malsanulejo konstruiĝis, kies komence motoro, poste gvidanto li estis. Tie li profitis la plej modernan teknikon. En 1888 li ricevis nobelecon, en 1908 rangon barono. En 1886 li iĝis rektoro, en 1891 senatano. Li okupiĝis precipe pri tuberkulozo, kiu estas ofta hungara malsano.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • hospitalo, faklernejo kaj lernejo prenis lian nomon
  • memormedalo

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Über Milzbrand und Rotzkrankheit 1865
  • Die Lungenkrankheiten 1880–1883
  • A belgyógyászat kézikönyve 1894–1898

Fontoj[redakti | redakti fonton]