Frigyes Korányi (ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frigyes Korányi
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1869 (1869-06-21)
en Peŝto
Morto 26-an de decembro 1935 (1935-12-26) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj francahungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Frigyes Korányi
Frat(in)o Sándor Korányi
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikistodiplomatoŝtata funkciulo
vdr

Barono Frigyes Korányi [fridjeŝ korAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Korányi Frigyes estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, diplomato. Lia nobela antaŭnomo estis tolcsvai. Lia patro estis samnoma Frigyes Korányi, lia frato estis Sándor Korányi.

Frigyes Korányi [1] naskiĝis la 21-an de junio 1869 en Pest (urbo). Li mortis la 26-an de decembro 1935 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Frigyes Korányi frekventis universitatojn en Budapeŝto, Heidelberg, Parizo, Londono. En 1892 li eklaboris en ministerio pri financo. Ekde 1912 li gvidis tutlandan kooperativan bankon. Ekde 1919 li estis ministro pri financo 3 fojojn en diversaj registaroj. En 1923 li estis diplomato en Parizo. En 1932 li iĝis eterna membro de la senato.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Hajnalhasadás (Sunleviĝo), (1900) - teatraĵo
  • Serédy Gábor (1902) - romano
  • Aranyfürt (1904) - romano

Fontoj[redakti | redakti fonton]