Imre Kovách

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Kovách
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1953 (1953-06-19) (70-jaraĝa)
en Hajdúnánás
Lingvoj anglafrancarusahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de DebrecenHungara Scienca Akademio
Okupo
Okupo sociologo • universitata instruisto
vdr

Imre Kovách [kovAĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kovách Imre estas hungara sociologo, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2022).

Imre Kovách[1] naskiĝis la  19-an de junio 1953(nun 1953-06-19) en Hajdúnánás.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Kovách akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Lajos Kossuth en 1977, sociologian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1982. Jam post la unua diplomo li instruis en gimnazio en Nyíregyháza 2 jarojn, poste en Universitato Lajos Kossuth 3 jarojn. Inter 1982-2012 li laboris en instituto, kie fine li estis institutestro, sed li ankaŭ instruis en Universitato Reĝo Sankta Stefano (1987-1991), Universitato Lajos Kossuth (1993-1995 kaj 2003-2012), Altlernejo István Széchenyi (1995–1998 kaj 2001-2003). Intertempe li doktoriĝis en universitato (1979), li kandidatiĝis (CSc) en 1991, li doktoriĝis (DSc) en 2011 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premiojn inter 1998-2014.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Termelők és vállalkozók: Mezőgazdasági kistermelők a magyar társadalomban (1988)
  • A középosztályok nyomában (kunaŭtoro, 1995)
  • Kritikus leltár: A rendszerváltás másfél évtizede (kunaŭtoro, 2005)
  • Földek és emberek: Földhasználók és földhasználati módok Magyarországon (2016)
  • Mobilitás és integráció a magyar társadalomban (redaktaĵo, 2021)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]