Imre Mikó (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vidu ankaŭ Imre Mikó (juristo)


Imre Mikó
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1805 (1805-09-04)
en Zăbala
Morto 16-an de septembro 1876 (1876-09-16) (71-jaraĝa)
en Kluĵo
Mortis per cirozo vd
Tombo Tombejo Házsongárd vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Address Party vd
Profesio
Okupo ekonomikistohistoriistopolitikisto • literaturhistoriisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

MIKÓ Imre grafo: estis hungara politikisto, historiisto naskita la 4-an de septembro 1805 en Zabola, Hungario kaj mortinta la 16-an de septembro 1876 en Kolozsvár, Hungario.

Miklós Barabás: Imre Mikó grafo

Kariero[redakti | redakti fonton]

De 1865 Imre Mikó estis deputito en la parlamento. Dum lia ministereco pri la publiklaboro kaj publiktrafiko inter 1867 kaj 1871 konstruiĝis la fervojo, kiu ligis Transilvanion kun Hungario. Li estis la fondinto de la Erdélyi Múzeum-Egyesület kaj por la funkciado de la Erdélyi Nemzeti Múzeum li oferis sian someran kastelon en Kolozsvár en 1859. Li apogis la lernejojn de Nagyenyed, Szászváros, Sepsiszentgyörgy. Li ludis gravan rolon je la fondo de la universitato de Kolozsvár en 1872. Li estis unu el la fondintoj de la Hungara Historia Asocio en 1867 kaj ties prezidanto ĝis sia morto. Oni nomis lin "Széchenyi de Transilvanio". Vidu ankaŭ István Széchenyi.

Li estis membro de Hungara Scienca Akademio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Erdély különválása Magyarországtól, 1860.
  • Irányeszmék, 1861.
  • Bod Péter élete és munkái, 1862.
  • Benkő József élete és munkái, 1867.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.