Imre Muszka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Muszka
Persona informo
Naskiĝo 1914
en nekonata valoro
Morto
en nekonata valoro
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo tornisto
vdr

Imre Muszka [muska], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Muszka Imre estis hungara tornisto, staĥanovisto.

Imre Muszka[1] naskiĝis en 1914.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pri vivo de Imre Muszka plejparte mankas informoj. Dum la frua socialismo li estis lerta tornisto en fabriko de Csepel (distrikto) kaj partoprenis en la staĥanovista movado. Li ricevis 3 ŝtatajn premiojn inter 1949-1953 (la meza premio estis premio Kossuth). Pri liaj laboroj ofte estis legeblaj artikoloj. En 1953 la komunistoj volis lin levi al alta posteno, sed li rifuzis ĝin, tial poste li malfavoriĝis. Depost la hungara revolucio de 1956 li disidis al Jugoslavio, poste al Okcidenta Eŭropo. En 1958 en Bruselo li renkontiĝis kun Ignác Pióker. En la sekvaj tempoj oni konas nenion pri li.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]