Imre Szalay (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Szalay
Imre Szalay
Imre Szalay
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1846 (1846-02-02)
en Dég
Morto 21-an de februaro 1902 (1902-02-21) (56-jaraĝa)
en Balatonlelle
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Imre Szalay [salai], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Szalay Imre Ignác estis hungara bienulo, politikisto. Lia nobela antaŭnomo estis lellei (laŭ hungara Vikipedio szalai).

Imre Szalay[1] naskiĝis la 2-an de februaro 1846 en Dég, li mortis la 21-an de februaro 1902 en Lelle.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Szalay lernis en Veszprém (urbo), Székesfehérvár kaj Pest (urbo), poste li faris agronomian praktikadon en bieno en Enying. Iom poste li laboris en la familia bieno en Lelle, tiutempe li loke komencis politikadi. Li studvojaĝis al Francio, Germanio kaj Aŭstra Imperio. Inter 1875 kaj 1896 li estis parlamentano. Tiutempe li estis fakulo pri vit- kaj vinkulturo. En Lelle estis li, kiu plantis la unua vitojn. Li ankaŭ fondis someran banlokon en la vilaĝo kaj li ĉasadis ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Afriko kaj Indio. Li ricevis reĝan premion en 1890 pro sukcesa aranĝo de vinekspozicio.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Balatonmenti vadászrajzok (1869)
  • Török vendégeink elé Rustsukig és velök vissza Pestre (1877)
  • Vitorlás kalandok a Balatonon (1885)
  • A burgonya termelése (1889)
  • A pyramisok hazájából. Utazási Emlék. (1895)
  • A rubinok hazájából. (Ceylon). (1897)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]