Imre Zsellér
Aspekto
Imre Zsellér | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de majo 1878 en Budapeŝto |
Morto | 8-an de septembro 1959 (81-jaraĝa) en Tata |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | mozaikisto vitroartisto |
Imre Zsellér [ĵelEr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsellér Imre estis hungara vitralisto, mozaikisto.
Imre Zsellér [1] naskiĝis la 8-an de majo 1878 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de septembro 1959 en Tata (Hungario).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Imre Zsellér lernis en ateliero de Miksa Róth. En 1903 li establis jam propran atelieron en Budapeŝto. Post kvin jaroj li edziĝis. Li konstante ricevis mendojn (pli, ol cent preĝejojn), precipe sakralajn. Li kreis la plej grandan hungaran vitralokomplekson en instituto pri blinduloj kaj la plej grandan mozaikon en Mez-Eŭropo en preĝejo en Hegyvidék.
Elektitaj mozaikoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo Sankta Familio (Hegyvidék) (1917, vidu la malsuprajn bildojn!)
- Preĝejo Terezo el Lisieux (Józsefváros) (1928, vidu la bildon dekstre-supre!)
- Vota Katedralo de Szeged (1930)
- Preĝejo Sankta Vincento de Paul (Budapeŝto) (1936)
- Arthalo Budapeŝto (1941)
Elektitaj vitraloj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Bácsalmás) (1905)
- Ĉefkatedralo Ĉieliro de Maria (Kalocsa) (1912)
- Preĝejo Sankta Familio (Hegyvidék) (1917, vidu la malsuprajn bildojn)
- Preĝejo Sankta Ladislao (Sárvár) (1926)
- restoracio "Apostolok" (1929)
- instituto pri blinduloj (1930)
- Vota Katedralo de Szeged (1930)
- Preĝejo Ĉieliro de Maria (Pilisvörösvár) (1933)
- Preĝejo Koro de Jesuo (Ajka) (1934)
- Preĝejo Sankta Vincento de Paul (Budapeŝto) (1936)
- Preĝejo Sankta Jozefo (Békásmegyer) (1941)
- Preĝejo Johano Nepomuka (Rákoscsaba) (1948)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografieto
- hungarlingva biografieto Arkivigite je 2019-01-22 per la retarkivo Wayback Machine